26.08.2013 Views

La trezorĉasa feljaketo - Eventoj

La trezorĉasa feljaketo - Eventoj

La trezorĉasa feljaketo - Eventoj

SHOW MORE
SHOW LESS

You also want an ePaper? Increase the reach of your titles

YUMPU automatically turns print PDFs into web optimized ePapers that Google loves.

Tre ĝoje, kvazaŭ flugante mi iris el la ĉambro. Kiam mi atingis la pordon, subite ektremis la lumo de la

meĉlampo. Mi ektimis, kaj ĉe returniĝo ŝajnis, kvazaŭ la fratineto fiksrigardus min per siaj grandaj,

nigraj okuloj.

Ili aspektis tiel brilaj, tiel malgajaj, ke pro la teruriĝo mi faligis la ludilon el la mano. Laŭte ĝi klakis sur la

sojlo, mia patrino vekiĝis.

- Kiu iradas ĉi tie? Ĉu vi, filo mia?

Mi jam levis la piro-fluton, kaj senvorte fuĝis al mia lito. Baldaŭ mi ekdormis, sed pli frue mian

posedaĵon mi kaŝis en mia kuseno, inter la molaj flokoj. Tie ĝin ne retrovos mia fratineto, kiom ajn saĝa

knabino ŝi estas.

Ho, se nur ŝi retrovus tiun ludilon, sed ŝi eĉ neniam plu serĉis ĝin.

Kiam vekis min la surda silento, oni jam eĉ enĉerkigis la sveltan bambuo-reĝidinon. Mia baptopatrino,

nomata Bordaĉ, preĝis apud ŝi, ĉar miaj gepatroj foriris por aranĝi la enterigan ceremonion.

Mia baptopatrino dronis en la preĝlibro, kaj ŝi ne rimarkis, kiam mi ŝteliris al la ĉerko, kuŝanta sur la

tablo, Por mi la ĉerko estis iom alte, sur piedpintoj mi provis ŝovi la piro-fluton en la manon de mia

fratineto, la piro-fluton, kiu estis plena de flokoj el la kuseno, sed kiun ŝiaj fingroj jam ne povis preni.

- Kunportu ĝin, Maria, kiel donacon - mi flustris al ŝi.

Florodora venteto alŝvebis tra la malfermita fenestro, la mortkovrilo iom flirtis eĉ ekzumis.

- Mi ne bezonas ĝin, frateto, mi jam aŭskultos eĉ pli belan muzikon ekde nun - tion respondis la mieno

de mia fratino, kaj mia koro subite ekdoloris.

Tiam mi sentis kordoloron unuafoje en mia vivo tiel, ke neniu insultis min.

Malgaje mi enpoŝigis la piro-fluton, kaj dum tri tagoj mi eĉ ne sentis inklinon por preni ĝin. Sed tiam mi

pensis ion, kio rebonigis mian humoron.

- Mi muzikos super ŝia tombo, eble ŝia sonĝo fariĝos pli bela - mi kuris al la tombejo.

La ĝardeno de Dio [6] estis en distanco de kelkminuta kurado el nia domo, do baldaŭ mi atingis ĝin, kaj

mi brakumis la koloneton, sur kiu jam velkis la florkrono.

- Aŭskultu, fratineto!

Kaj mi ekblovis la piro-fluton, sed tuj ekveis. Kiom ajn mi blovis ĝin, la piro-fluto ne ekmuzikis.

Ja ĝi muzikas nur tiam, se ĝin blovas bona infano! Korŝiro komprenigis al mi, ke mi jam ne estas bona

infano.

LA REĜO DE PARUBIRDOJ

Nun mi jam scias, ke mia fratineto mortis pro difterio. Tiutempe eĉ la kuracistoj ne multe sciis pri ĝi, kaj

ne povis resanigi ĝiajn malsanulojn. Ankaŭ pri tio oni ne zorgis, ke la infanoj ne infektu unu la alian. Eĉ

Hooray! Your file is uploaded and ready to be published.

Saved successfully!

Ooh no, something went wrong!