Create successful ePaper yourself
Turn your PDF publications into a flip-book with our unique Google optimized e-Paper software.
Baldaŭ li denove proksimiĝis, sed mi ne vidis klare, ĉu li tenas sub la brako poton aŭ kaldroneton. Kiam

li montris ĝin antaŭ mia nazo, mi rekonis, ke la mistera objekto iam verŝajne estis ĉapelo de ŝafisto, sed

aktuale ĝi estus taŭga nur por birdotimigilo. Ĝi estis polvokovrita tiel, ke ĝi kvazaŭ fumis, kiam li skuetis

ĝin kun nostalgio.

- Kio estas via opinio pri ĝi, sinjoreto studento?

- Konsiderinde malbela aĵo ĝi estas.

- Sed antaŭ kvardek jaroj ĝi ja estis bela, amiketo! Ĝi aspektis, kiel veluro, ĝis la graso kovris ĝin. Ĝi

havis brile nigran koloron, ĝis la suno paligis ĝin. Ĝi havis silkan rubandon, ĝis la musoj maĉadis ĝin.

Tute nova ĉapelo ĝi estis, kiam mi fariĝis juna ŝafisto.

- Eĉ por cent taleroj mi ne surmetus ĝin - mi diris suspekteme.

Vi certe surmetos ĝin eĉ senpage, studento mia. Ĉar tiu ĉapelo havas magian povon tian, ke centoble pli

forta kaj kuraĝa fariĝas tiu, kiu surhavas ĝin.

Mia buŝo restis malfermita por momento.

- Do, ĝi funkcias tiel, kiel la haroj de Ŝimŝono. [95]

- Ek, filo mia, ne gapu, sed surmetu la ĉapelon. Ankaŭ mi fariĝis respektata homo tial, ĉar mi

surportadis ĝin en mia junaĝo.

Li samtempe surkapigis al mi la fabelan ĉapelon. Reĝo ne surmetus la kronon pli fiere al la kapo de la

reĝido.

- Vi aspektas kun ĝi, kiel kortega kavaliro. Bedaŭrinde en mia kabano ne estas spegulo, vi ne rekonus

en ĝi vin mem.

Anstataŭ spegulo por mi sufiĉis la publiko de la stratoj. Eĉ la konataj hundoj bojis al mi. Ĉiu homo

ridetis ekvidinte min, iu eĉ diris al sia kunulo:

- Rigardu tiun knabeton!

Mi komencis kredi, ke tiu malnova ĉapelo fakte bone sidas al mi, [96] sed ĉe la barilpordo mi tamen

demetis ĝin kaj surmetis la ordinaran ĉapelon, ĉar mi ne volis, ke Malvinjo informiĝu, kian ruzaĵon mi

preparas kun la saĝa kampogardisto.

La malnova ĉapelo tranoktis en la ĝardeno, kaj dense malsekiĝis pro la matenaj rosogutoj. Ĝi fariĝis tiel

peza, ke mia kapo tuj malaperis en ĝi, nur mia nazo elstaris. Mi devis levadi ĝian randon, por ke sub ĝi

mi iomete vidu la mondon.

Longa tempo restis ankoraŭ ĝis la oka horo, la knaboj svarmis antaŭ la lernejo surstrate. Kompreneble

ankaŭ tiam la granda Cintulo parolis plej laŭte, sed kiam li ekvidis min, li turnis sin al mi, kaj ekkriis:

- Jen, kamaradoj, rigardu, kiel bela hundeto venas kun ĉapelo!

"Nu - mi longigis mian kolon inter la ĉapelo kaj feljako - tuj mi kontrolos la povon de la malnova

kapvesto!"