You also want an ePaper? Increase the reach of your titles
YUMPU automatically turns print PDFs into web optimized ePapers that Google loves.
- Atendu, fileto, mia kara, kion mi alportos al vi tuj!

Jen, ŝi, la bonulino, alportis gratenitan kolombidon en pelvo, ornamita per bluaj floroj, kiu kutime nur en

gravaj festotagoj surtabliĝis. Patro tuj metis en mian teleron la birdobruston, sed en tiu momento tra la

pordo subite enruliĝis la magia hometo, Kiŝmedo, kaj senvorte kaptis de mi la teleron kun la viando,

sidiĝis sur la granda kesto, [9] nur poste ekparolis:

- Nu, min direktis certe Dio, ke mi alvenis ĝustatempe. Ĉu saniĝantan infanon vi volas nutri per

kolombido? Ĉu vi ne scias, ke li tuj fariĝus kolombo, kaj dum sep jaroj li devus flugadi tra sepdek sep

landoj?

- Via prudento denove vojaĝas, [10] oĉjo Kiŝmedo - ekridis mia patro, sed patrino timeme tiris min al la

sino, eĉ kovris min per sia tuko, por ke neniel okulbatu [11] min la magia homo.

Tiu magia Kiŝmedo estis malalta, dikforta maljunulo, lia longa, griza barbo atingis lian talion. Kaj vintre,

kaj somere li surhavis feljakon kaj felĉapon, sed liaj oreloj restis ekstere. Tiuj oreloj estis okulfrape

grandaj, kiel ventumilo, cetere li havis malgrandan tomatoforman nazon kaj tiel densajn brovojn, kvazaŭ

liaj lipharoj kreskus sur lia frunto. Kiu ekvidis lin, tiu tuj pensis, ke certe tiel aspektas la fabelaj nanoj,

kiuj gardas trezoron profunde en senlumaj kavernoj.

Povas esti, ke fakte tio estis la profesio de Kiŝmedo, pri tio neniu sciis ion certan. Ekde nekonata tempo

li vivis en iu kaverno de la eksminejo, kiun nenia homa estaĵo enpaŝis krom li. Onidire grifoj [12] gardas

lin, kaj kiun trafus ilia strida [13] voĉo, tiu malfermus la buŝon pro la timo tiel, ke tra la buŝo elfalus la

kapo. Okazis foje, ke dum duonjaro neniu vidis lin, tiam oni diris, ke li certe studas ie magion.

Cirkuladis la opinio, ke li komprenas la lingvon de birdoj, scias, kia kuracforto kaŝiĝas en herboj, povas

ordoni al la vetero, povas forpeli la ratojn per fajfado, kaj kiun li trafus per sia ĉapo, por tiu eĉ papava

kuko fariĝus amara en la buŝo. Do, kompreneble neniu kuraĝis insulti lin en la kvartalo de malriĉuloj, kaj

li ricevis flatojn kaj pladojn ĉie, kie li frapadis la pordon.

Tamen mi alrigardis la potencan personon tiel, kiel atakema leono. Precipe tiam, kiam mia porcio

malaperis inter la feljako kaj felĉapo. La senhontulo ja ne timis, ke poste li mem fariĝos kolombo.

Tute ne. Li prefere okupis sidlokon ĉe la tablo, kaj tiris al si la tutan kolombidon.

- Dio gardu nin - li diris -, pli bone estas neniigi la tutan pladon, ol lasi, ke malfeliĉo trafu tiun ĉarman

knabeton.

- Benu Dio - proponis mia patrino timeme la bongustaĵojn, ke nur li ne havu malfavoran opinion pri ni.

Ŝi surtabligis por li eĉ freŝan panbulon, kiu estis ĵus prenita el la bakforno.

Sed mia patro nur ridis pri la maljunulo, kiu eĉ la ostojn tute krakmaĉis, poste la panbulo sekvis la

sorton de la kolombido. Kiam la magiulo konsumis ankaŭ ĝin, li okulsignis al mi.

- Nu, barono Gregorio, malfermu la buŝon, mi vidu, ĉu ĝi enhavas ankoraŭ lacerton? [14]

Li prenis min inter siaj genuoj, kiel vera kuracisto, kaj per siaj krudaj manoj karesis mian gorĝon. Eĉ

magian formulon li deklamis:

Ranhororo,

Ratkoloro,

Vi saniĝos