Create successful ePaper yourself
Turn your PDF publications into a flip-book with our unique Google optimized e-Paper software.
havas alian ŝlosilon. Al kiu nacio apartenis Aladino?

- Li estis turko, patro mia.

- Jen, vidu! Tiukaze ankaŭ la demono estis turko, tial li loĝis en lampo. Hungara infano povas havi

feinon, kiu loĝas en feljako.

Mi ekgapis pro la mirego, ke ĝis nun mi ne divenis tiel evidentan aferon.

- Ja ne loĝas feino en ĉiu feljako, nur en magia feljako. Eĉ ĝi helpas nur al tiu, kiu povas ĝin trakti laŭ

ĝusta maniero. La afero bezonas multajn konojn, sed mi povas ilin instrui al vi, se vi volas.

Mi ekkriis pro la ĝojo, kvazaŭ mi estus la nigra virkoko.

- Atentu, filo! - avertis min patro levinte sian montrofingron. - Pri tio rajtas scii neniu en la mondo. Eĉ al

patrino vi ne menciu. Tuj, se iu ekscios, ke via feljako estas magia, ĝi samtempe perdos sian magian

povon. Ĉu komprenite?

- Mi komprenas, patro mia.

- Tio estas la unua sciindaĵo. La alia, ke dum vi estas la mastro de la feljako, vi devas ĉiam diri la veron.

Mi emfaze avertas pri tio, ĉar eĉ se nur unufoje vi mensogos, la feino de la feljako tuj tirlongigos viajn

orelojn tiel, ke vi povos vin ventumi per ili. Ĉu vi kuraĝas akcepti la feljakon laŭ tiuj kondiĉoj?

- Mi kuraĝas, patro mia.

- Do, se vi kuraĝas, mi fabrikos ĝin. Mi vetas, ke vi havos pli da trezoroj, ol Kiŝmedo, kiam ĝi fariĝos

foruzita.

- Ĉu tiam, kiam ĝi fariĝos foruzita? - mi demandis kun falanta entuziasmo.

- Jes ja - alrigardis min patro serioze. - Ĉu vi pensas, ke la feino estas malsaĝa, kaj forlasos belan,

komfortan feljakon? Rememoru, ke ankaŭ la lampo de Aladino estis foruzita. Vi devas surporti la

feljakon, ĝis la felo ĉifoniĝos, tiam elvenos la feino kaj demandos: kio estas via ordono, kara mastro

mia?

- Nu - mi pensis sen eldiri -, mi surhavu la magian feljakon, mi prizorgos, ke ĝi ne longe restu

sendifekta.

Sed mia patro legis miajn pensojn el miaj okuloj almenaŭ tiel bone, kiel mi la kalendaron, ĉar li daŭrigis:

Ja vi devas gardi la feljakon, kiel ovon ornamitan, [50] por ke vi ne vundu la feinon. Ĉar vi neniam povas

scii, kie ŝi kaŝiĝas en ĝi, kaj se vi difektus la feljakon per ia elstara najlo, vi povus vundi ŝin. Vi mem

klarigu do: kion vi povus profiti, se via feino estus blinda aŭ surda?

Mi devis rekoni, ke tio fakte ridindigus min. Mi promesis, ke mi zorge konservos la feljakon. Mi jam

havis nur tiun deziron, ke la magia feljako estu preta kiel eble plej frue.

- Kiam vi komencos vizitadi lernejon, ĝi jam estos preta - kapjesis mia patro.

Pro tio mi denove fariĝis malkontenta. - Ĉu mi tamen fariĝu lernanto anstataŭ trezorĉasisto?