26.08.2013 Views

La trezorĉasa feljaketo - Eventoj

La trezorĉasa feljaketo - Eventoj

La trezorĉasa feljaketo - Eventoj

SHOW MORE
SHOW LESS

You also want an ePaper? Increase the reach of your titles

YUMPU automatically turns print PDFs into web optimized ePapers that Google loves.

parolo, tamen ĝi certe plezurigis la maljunan kampogardiston, ĉar li kortuŝita frapetis la kapon de la

besto. Sed li diris nur tion:

- Fulmotondro; kato ornamu la pintojn de viaj oreloj.

Ĉu la kato Amiko faris tion pro obeemo, aŭ je propra intenco, mi ne scias, sed estas fakto, ke ĝi tuj

provis ornami la orelpintojn de la hundo de sur la forno. Tion Portulo volis rekompenci elmontrante siajn

dentojn, kaj ĝi jam preskaŭ pruvis siajn militkapablojn, sed la kampogardisto avertis ĝin frapante iomete

per sia bastono. Je tiu admono la longhara bulo obeeme elruliĝis tra la pordo. Oĉjo Georgo alĝustigis

sian drapmantelon, kaj adiaŭis al mia feino tiel:

- Do, ankaŭ ĉi-foje mi dankas vin!

Mi iomete hontis pro mia maljuna amiko, ĉar mi pensis, ke li kondutis ne laŭ aristokrata etiketo, kaj mi

supozis, ke mia feino grimacos per siaj lipoj.

Sed Malvinjo afable kapsalutis, poste sidiĝis ĉe la laborangulo, reserĉis la forĵetitan malnovan

fingroĉapon en sia granda korbo, surmetis ĝin, komencis labori, kaj post kelkaj kudreroj ekkriis kun

brila mieno:

- Dio mia, Gregorio kara, mi sentas, ke ĉi tiu malnova fingroĉapo estas malpeza, kiel plumfloko, estas

plezuro labori per ĝi. Sciu, mia fingro alkutimiĝis, kaj ripozas en ĝi, kiel bebo en la lulilo.

LA MAGIA MALJUNULO DENOVE APERAS

La multaj fenestroj de nia lernejo, kiel vitrookuloj, rigardis ĝuste al la vendoplaco. Ankaŭ ĝia pordego

malhelis tiuflanke, kiel malfermita buŝo, volanta manĝi. Do ne estas mirinde, ke tie eĉ la pordego

sugestis apetiton por ĉiu. Mi pensas, ke neniam plu mi vidos tiel ruĝajn pomojn, tiel blankajn panbulojn,

tiel rozkolorajn lardopecojn, kiel en tiu vendoplaco ĉirkaŭita de belaj arboj.

La plej grava valoro de tiu vendoplaco estis tio, ke nur bonkoraj homoj vendis tie siajn varojn.

Panvendistinoj, lardvendistoj, pomĝardenistoj same bonkore rilatis al ni. Jen tie, jen ĉi tie ili alkriis la

infanojn:

- Hola, knabeto, alvenu por momento!

Ekzemple la maljuna sinjorino Matko ofte disdonis inter ni korbeton da panbuloj, ŝi eĉ superŝutis ilin per

afablaj vortoj:

- Jen, hejme vi ja ne frandas tiel bongustan panon, kneditan kun kokolakto, [103] eĉ ne en festotago!

Tiam la birdokula oĉjo Paŭlo ne povis reteni sian bonkorecon, kaj detranĉis peceton da fumaĵita lardo,

por meti ĝin sur la panbulon. Eĉ liaj okuloj pleniĝis de larmo:

- Ho, Dio bona, ankaŭ mia filo havus jam tian aĝon, se li ne estus jam en la paradizo laŭ via volo.

Oĉjo Francisko jam ne donis la donacojn senkondiĉe. Li kontrolis la kapablon de la lernantoj:

- Nu, knabeto, kiom estas centoble unu? - li demandis.

Hooray! Your file is uploaded and ready to be published.

Saved successfully!

Ooh no, something went wrong!