Create successful ePaper yourself
Turn your PDF publications into a flip-book with our unique Google optimized e-Paper software.
Jes ja, mia vicpatro okupis la komfortan sidlokon, sed al mi diris:

- Post manĝado estas agrable moviĝi iom. Kie la sablo estas profunda, vi helpu al la azeno. Ĝi tiros la

kaleŝon, vi puŝu. Se iu piro falos, vi prenu ĝin, kaj hejme vi respondos pri ili laŭnombre.

Kiam ni alvenis hejmen, mia lango elpendis pro la laciĝo. La baptopatrino denove komencis proponi

panpecon, sed la maljuna mastro tuj interrompis:

- Ba! Ne dorlotu denove per nutraĵo tiun kompatindan infanon, ja vi povas vidi, kiel laca li estas.

Nenion li jam bezonas, tiom multe li amuziĝis en la ĝardeno. Nur kuŝejon preparu al li urĝe, onjo!

La kuŝejo rapide prepariĝis, ĉar la onjo nur kovris grandan keston per kaduka mantelo, poste afable

karesis min:

- Jen, preĝu kaj dormu, knabeto.

Mi luktis iom kun la feljako, ĝis mi sukcesis demeti ĝin, kaj kuŝiĝis sur la mantelo, kvankam ĝiaj latunaj

butonoj kruele pikis mian dorson. Ekrulis miaj larmoj, kiam mi rememoris pri mia mola varma kuŝejo en

la mueldomo. Poste mi fariĝis envia, ĉar mi vidis la belajn litojn, ornamitajn per pentritaj tulipoj, en kiuj

ĝis la plafono altiĝis la puntaj, flokoplenaj kusenoj.

Ja ili dormos en la komfortaj litoj - mi rigardis la du figurojn, kiuj kelkan tempon ankoraŭ iradis tien kaj

reen ĉirkaŭ mi. Ili viŝpurigis, dismetis la pirojn en malgrandajn korbojn, tiel preparis sin por la morgaŭa

foiro.

Foje mia baptopatro diris al la onjo:

- Blovestingu la lampon, la luno jam prilumas la ĉambron tra la fenestro. Poste metu la kuŝejon, ĉar

baldaŭ venos la mateno.

Mi konstatis, ke eĉ ili ne dormos en la belaj litoj, la onjo metis kuŝejon sur la planko. Malnovan

peltmantelon ŝi kovris per pura littuko, poste ili ambaŭ metis sub la kapon po unu buligitan ĉemizon, kaj

nenio plu. Mia baptopatro iomete pipfumis ankoraŭ mediteme, ĝis foje ekparolis:

- Lertan negocon ni faris koncerne la knabon. Ŝajnas al mi, ke li bone plenumos ĉiaspecan laboron.

- Ni ŝparos pro li la jardungiton, [68] ĉu ne? - demandis la onjo.

- Verŝajne - konsentis la grandanima homo. - Sed mi pensas, ke li estos tre manĝema, ne kutimigu lin al

abundaj festenoj.

Miaj larmoj pluvis tiel, ke ili kvazaŭ klakadis sur la mantelo, kiam la tre bonkora onjo ekparolis denove:

- Mi pensas, ke oni pagus altan prezon por tiu belega feljako. Ja neniel ĝi konformas al tiel mizera

infano.

Je tio jam ŝtopiĝis miaj larmoj, kaj kolero ekregis min. Halt! Mi ne toleros rabi mian feljakon!

Iomete mi atendis ankoraŭ senmove, kaj kiam mi aŭdis, ke la parencoj jam zumadas la dormomuzikon,

mi silente stariĝis, surmetis la feljakon, kaj ŝteliris for tra la pordo. Nura duontago finis mian mastruman

karieron por mia tuta vivo.