You also want an ePaper? Increase the reach of your titles
YUMPU automatically turns print PDFs into web optimized ePapers that Google loves.
HUNDETO

Pli frue en la mueldomo mi estis soleca knabo, kaj mi restis tia ankaŭ en la lernejo. Mia rilato al la aliaj

infanoj ne povis varmiĝi. Mi amikiĝis nur kun la juna Cetkin, ĉar ankaŭ li estis tiel revema, tro serioza

knabeto, kiel mi mem.

Sed kiam lia sidloko najbare liberiĝiŝ, mi denove restis tute sen amiko. Nek mi provis amikiĝi kun la

knaboj, nek ili kun mi. Se iu samklasano alparolis min, mi ekdeziris kaŝiĝi en la poŝo de mia propra

feljako.

Mi memoras, kiam miaj gepatroj ankoraŭ bredis bestojn en la korto de la mueldomo, inter la kokidoj

ĉiam troviĝis soleca, kiu ne partoprenis grupon. Ankaŭ mia rilato al la knaboj estis simila. Se ili kuradis,

luktadis sur la herboj de la lerneja korto, mi restis en la klasĉambro, kaj permane-perpiede rampadis

sub la benkoj. Mi pensis, ke mi estas urso, do mi provadis terurajn murmurojn, kaj decidis pri tio, se la

granda Cintulo tuj enpaŝos, mi salte atakos kaj disŝiros lin.

Tiu granda Cintulo estis la plej granda kaj plej impertinenta knabo en la klaso. Mi kaj enviis kaj timis lin.

Tial mi enviis lin, ĉar se li enbuŝigis siajn du fingrojn, li povis fajfi orelŝire, kiel la lokomotivo. Ankaŭ mi

provadis fari tion kaŝe, fine la tutan pugnon mi enbuŝigis, la rezulto tamen estis nur tio, ke mi preskaŭ

sufokiĝis.

Aliflanke mi timis lin tial, ĉar li estis terure forta. Ofte li fanfaronis, ke li povas manstari per ununura

mano. [93] Mi kredis tiun lian kapablon, kvankam li neniam prezentis ĝin. Do mi decidis, ke eĉ en formo

de urso mi atakos lin nur dorse, por ke li ne sciu, kiu disŝiris lin.

La granda Cintulo ja ĉiufoje enpaŝis kun vizaĝo antaŭe, do la disŝirado okazis neniam. La danĝera

sovaĝurso buliĝis, kiel erinaco, [94] kaj ŝajnigis, ke li serĉas sub la benkoj ion perditan.

La granda Cintulo ja estis ruza knabo, kaj ne malofte li enpaŝis nur por min timigi. Foje li diris al sinjoro

instruisto antaŭ ĉiuj klasanoj:

- Sinjoro instruisto, tiu knabo, havanta feljakon, senĉese rampadas sub la benkoj, kiel hundeto.

Sinjoro instruisto ekbatis lian kapon per la montrobastono, sed tio jam ne savis min. La nomo "hundeto"

fariĝis neforigebla. Eĉ tiu nomo estus eltenebla, sed la knaboj ne nomis min simple "hundeto". Ili

alparolis min, kiel la kampogardisto, Georgo sian hundon:

- Hop, hundeto, hop!

Kiam post la eklezia konfirmacio sinjoro instruisto la unuan fojon vokis min por demandi pri la leciono,

la granda Cintulo ekridaĉis en la angulo, kaj mallaŭte voĉis kovrante la buŝon per manplato:

- Hop, hop!

Pro tio mi ekhontis tiel, ke mi povis eldiri eĉ ne unu vorton. Mi povis ekparoli nek tiam, nek poste iam

ajn. Vane mi parkerigis la lecionon, ne povis respondi inteligente. Mi malfermadis la buŝon, kiel fiŝo

kaptita sur hoko. Miajn orelojn pikadis senĉese la voĉoj: "hop, hop". Eĉ tiam mi aŭdis la mokadon,

kiam fakte ĉiu silentis.