26.08.2013 Views

La trezorĉasa feljaketo - Eventoj

La trezorĉasa feljaketo - Eventoj

La trezorĉasa feljaketo - Eventoj

SHOW MORE
SHOW LESS

You also want an ePaper? Increase the reach of your titles

YUMPU automatically turns print PDFs into web optimized ePapers that Google loves.

Tiuvintre en mia vivo okazis ankoraŭ alia grava afero. Mi eklernis la metion de felistoj. Sed mia unua

profesio rapide finiĝis.

- Ido de pasero fariĝos pasero - diris mia patro, kaj li sidigis min apud si, en la laborangulo, por ke mi

lernu lian profesion. Fakte vekis en mi ĝojon la silkoharaj feloj, la koloraj ledoj, kaj fadenoj, la brila

fulmado de la rapide moviĝanta kudrilo. El la defalaĵoj de ruĝaj feloj mi kudradis malgrandajn ĉapetojn,

el la verdaj pecoj manteletojn, kaj ilin mi faligadis tra la fendaĵoj de la planko. Mi estis konvinkita, ke en

la mustruoj vivas koboldoj, kaj nokte ili forportos miajn belegajn donacojn.

Post kiam mi tiel amikiĝis kun la profesio de felistoj, iun tagon mia patro enmanigis al mi du felopecojn,

ke ilin mi kunkudru. Mi interpremis ilin per la du genuoj, kiel mi vidis tion ĉe li, kaj fakte rapide mi

kunkudraĉis la pecojn.

- Plenumite - mi diris fiere, kaj mi volis transdoni al patro la rezulton de mia laboro. Bedaŭrinde

evidentiĝis, ke la pecojn mi kudris al mia pantalono.

Tiel mi finis mian karieron en la felo-industrio.

LA DIAMANTA VITROPECO

Kiam ni postlasis la vintron, miaj sciencaj konoj jam atingis gradon tiel altan, ke mi flue legis la

kalendaron. Mi ja legis ĝin tiom multe, ke fine mi ekdeziris ion novan. Se io aĉetita estis volvita en

malnovan ĵurnalon, mi tuj atakis ĝin por legi. Se mi ekvidis tra la fenestro, ke la vento pelas presitan

paperpecon surstrate, mi postkuris, kaj ne haltis, ĝis mi sukcesis kapti ĝin.

Mia patrino tre ĝojis, kaj ŝi jam estis certa, ke mi fariĝos episkopo. Sed al mia patro ne tre plaĉis mia

avido.

- Ne estas konsilinde legi ĉiajn vantaĵojn, filo mia. Aŭtune, se Dio helpos, mi sendos vin al la urba

lernejo, tie oni instruos, kiaj legaĵoj konvenas al vi. Ĝis tiam ni orientiĝos en la subtegmento, tie, en iu

angulo troviĝas diversaj belaj sciencaj libroj, tiuj estas pli utilaj, ol flugfolioj.

Senhezite mi ekkuris al la subtegmento, kaj revenis kun tiel peza stoko, ke mi ĝemis pro la penado. Sed

mia patro tuj pelis min reiri.

- Nur unu post la alia, filo mia! Oni ne miksu la supon kun la kukoj, sed ĉiun pladon manĝu aparte, ĉar

ekdoloros la stomako.

Malgaje mi reportadis la librojn krom la plej dika. Ĝi estis la historio de hungaroj. Dum ĝi ne estis

finlegita, mi senĉese batalis per mia glavo, skulptita el bastono, kaj en la kuirejo sur la breto mi

mortbatis ĉiujn florornamitajn telerojn de mia patrino, kiel malamikojn.

Poste sekvis la ceteraj saĝaj libroj, sed ili estis eĉ tro saĝaj por mi pri matematiko, geometrio kaj similaj.

Patrino rakontis, ke migranta studento postlasis ilin foje, kiam li tranoktis en la mueldomo. Mi ja

komprenis el ili eĉ ne unu vorton, tamen mi laŭtlegis ilin meze de la korto. La kolomboj flugis el la

kolombejo al la barilo, kaj mallaŭte rukulante priridis min. Nia aĝa virkoko alvenis per dignoplenaj

paŝoj, haltis antaŭ mi, kaj ferminte unu okulon fiksrigardis min per la alia.

- Kio okazis al vi knabeto? - ĝi pikbatis mian kruron, post kiam ĝi vane atendis, ke mi ĉesu legadi.

Hooray! Your file is uploaded and ready to be published.

Saved successfully!

Ooh no, something went wrong!