Create successful ePaper yourself
Turn your PDF publications into a flip-book with our unique Google optimized e-Paper software.
Kiam sinjoro instruisto alvenis, kaj ankaŭ li kompletigis la nutraĵprovizon de la fornoangulo per

kokinfemuro, ni jam senbrue sidis propraloke, kaj fervore studadis la lecionon. Eĉ la granda Cintulo

rigardis sian libron - kvankam fakte malforta, aŭtuna muŝo moviĝis sur ĝi, kiun la bonkora akrobato ĵus

savis el la inkujo, kaj sekigis ĝin ĝuste sur la aktuala legaĵo.

Mi pensas, ke neniam pli frue ni kondutis tiel bone, kiel en tiu posttagmezo. Frue alvenis la

vesperkrepusko, kaj kiam ĉe la sunsubiro ruĝe ekradiis la nuborandoj tra la fenestroj, ŝajnis, kvazaŭ

anĝeloj ŝutus ruĝajn rozojn por nia tuta klaso.

Post la kvara horo ni amase akompanis Lampaŝulon laŭlonge tra la stratoj. Sed kiam ni proksimiĝis al la

urborando, li turnis sin al ni kun embaraso:

- Ne plu akompanu min. Mia avo atendas ĉe la ŝtonsanktulo... Li koleras pri ĉiu infano, kiu pli facile iras

ol mi. Al ĉiu, kiu ne estas lampaŝulo.

La figuro de la magia Kiŝmedo jam aperis ĉe la vojkruciĝo. Ni tuj disiĝis, kiel birdogrupo alĵetita per

ŝtono. Verdire ni jam ne timis lin, tamen ni ne volis provoki la maljunulon.

AVO PETRO

Pasis ne pli ol semajno, kiam sinjoro instruisto rekonis, ke la fornoangulo ne estas deca loko por

Lampaŝulo. Lia menso flamis, lia koro varmis, pro lia konduto li mem estis aminda. Sinjoro instruisto

ordonis al li deklari, apud kiu li preferus sidi.

- Mi dezirus sidi apud la knabo kun feljaketo - respondis Petro Karloroberto, kaj mi eĉ nuntempe estas

fiera pri tiu respondo.

Poste, kiam li fariĝis mia sid-najbaro, ni interamikiĝis tiel, ke eĉ vespere ni malfacile forlasis unu la alian.

Plej ofte mi akompanis lin ĝis la ĝardeno de la eklezio, eĉ tie mi returnis min nur pro tio, ĉar dum

krepusko jam aperadis tie la maljuna magiulo, kaj tiam mi preferis kuri, kiel armeo venkita.

Tamen, foje Lampaŝulon atendis ne lia avo, sed alia maljunulo, kiun jam el longa distanco mi konsideris

ministo. Li havis ledan antaŭtukon. Sur lia zono, fiksita per latuna kroĉilo, pendis lampo; [123] ŝultre li

portis pioĉon. [124]

- Jen, avo Petro - diris Lampaŝulo. - Iam li laboris kune kun mia avo en la sama minejo, kiam ankaŭ li

estis ministo.

Neniam pli frue mi aŭdis, ke la magia Kiŝmedo estis ministo. Mi pensis, ke lia profesio estis magio dum

lia tuta vivo.

Mi deziris ankoraŭ demandi pri li kelkajn aferojn, sed mi tamen ne faris tion. Ŝajnis al mi, ke Lampaŝulo

respondas ne volonte, se oni demandas pri lia avo. Ankaŭ ĉi-foje li tuj ŝanĝis temon, kaj notis, kiel

afabla homo estas avo Petro.

- Nu, se li estas tiel afabla - mi diris -, li eble gvidus min foje en la minejon.

- Nepre li gvidos vin - diris mia amiko - se vi petos lin ĝentile.

Eĉ ne longe mi petadis, avo Petro tuj konsentis, ke la sekvan libertagon ni vizitos la minejon, tagmeze mi