Create successful ePaper yourself
Turn your PDF publications into a flip-book with our unique Google optimized e-Paper software.
- Kial husaro? - mi viŝadis la larmojn.

- Ĉar rajdante vi povos fuĝi de la malamikoj pli facile.

Je tio mi plorante rakontis, ke mi havis bonan intencon al la meleagro, mi volis ĝin trinkigi, por ke mi

vidu feinojn.

- Ho, ventokapulo [54] - svingis la kapon mia patro -, la feinoj ja loĝas en homa koro, kaj ili aperas el ĝi,

nur kiam ili volas.

Ekde tiam mi senĉese sidis ĉe la kruroj de mia patro, sur benketo, kaj observis, ĉu la feinoj aperos.

- Tio okazos ĉe la lasta kudrero - promesis mia patro.

Sed la lasta kudrero ankoraŭ ŝajnis tre malproksima afero. La krispaj, silkharaj ŝafofeloj, la pecoj de la

farota magia feljako ankoraŭ kuŝadis dise. Mi vidis ĉiun ekbrilon de la kurba feltranĉilo, kiu formis ilin,

kaj en la tirkesto de mia skribotablo eĉ nun troviĝas la kurba felkudrilo, kiu dum semajnoj kaŝludis inter

ili, kaj jen aperis, jen kaŝiĝis, kiel petola sunradio inter arbofolioj. Mi mem pistis [55] kaj ruis [56] la

jugland-fungojn, [57] per kiuj ni brunigis la blankajn felojn, mia patrino elektadis kolorajn pecojn.

Diversaj herboj kaj floroj, kiujn mi kolektis sur kamparo kaj en arbaro, iom post iom aperis kiel figuroj,

broditaj per silka fadeno sur la plej bela feljako, kiu iam estis farita en la domo de felisto Marteno.

Troviĝis sur ĝi krizantemo, anemono, papaveto, cejano, kaj ĝian randon borderis flavaj kalenduloj, la

ornamaĵoj de nia ĝardeno, la plej ŝatataj floroj de mia patro. Ofte li rigardadis ilin tra la fenestro:

- Ĉu vi vidas, filo mia? Ili estas la floroj de malriĉuloj. Ili vere toleras malfacilaĵojn. Ĉu pluvas, ĉu la suno

brilas; ĉu en varma, ĉu en malvarma vetero ili nur ridetas, ne plendadas afekteme.

Fine eĉ la malnova mueldomo aperis sur la feljako kun sia oblikva ĉapo.

- La domo estas brodita sur ĝi, por ke en la mondo ie ajn vi sentu la varmon de via hejmo - alrigardis

min la brile brunaj okuloj de mia patro, kiuj karesis la koron, kiel la radioj de printempa suno.

Sed la feino de la feljako daŭre ne aperis, vane mi atendis ŝin ekscitite. Dum silentaj frumatenoj mi ofte

kaŝrigardis el la lito, sub la peplomo, kiu kovris min ĝis la frunto, sed mi vidis nur miajn gepatrojn, ke ili

senvorte kudradas la feljakon en la pala lumo de la meĉlampo. Felharetoj ŝvebis ĉirkaŭ ili, la radioj de

la flamo orumis ilin - nuntempe mi jam povus vidi la aŭreolon ĉirkaŭ tiuj vizaĝoj, sulkoplenaj de la

zorgoj, tamen milde ridetemaj.

Siatempe mi vidis nur la feljakon, kiu baldaŭ estos preta, kaj kiu faros el mi riĉan aristokraton, kvankam

nur post ĝia ĉifoniĝo. Malpacience mi demandis, kio mankas ankoraŭ.

- Nur la butonojn mi alkudros - trankviligis min patro.

Ankaŭ la butonoj estis niaj propraj produktoj. Mia patro fabrikis ilin el branĉo de la korta morusarbo,

poste tegis ilin per verda felo.

- Jen, sekvos la lasta kudrero - li diris ridetante -, voku patrinon, por ke estu ŝi, kiu unuafoje vestos vin

per la feljako.

Mia patrino sarkis [58] en la ĝardeno, mi entuziasme vokis ŝin, ĉar mi ne volis preterlasi la feinon, kiu

verŝajne ŝvebadis jam ĉirkaŭ la laborangulo.