Create successful ePaper yourself
Turn your PDF publications into a flip-book with our unique Google optimized e-Paper software.
Kiŝmedo.

- La tria estis ne li, filo mia - nebuliĝis la mieno de la kuracisto. - Li estis la spirito de la eksminejo, kaj li

forpasis kune kun ĝiaj koridoroj, kiujn li ne povis forlasi. Kiam oni rekulturos la eksminejon, la ministoj

starigos krucon omaĝe al li.

Ĉe la alia lito estis aŭdebla dolora ploro. Lampaŝulo silente aŭskultis nian konversacion, sed li ne povis

reteni sin. Kuracisto Titulo paŝis al li, kaj bonkore karesis lian vizaĝon:

- Ja vi ploras, sed mi trankviliĝis. Ekde nun mi ne devas timzorgi pri via vivo.

... Pasis ankoraŭ kelkaj semajnoj, kiam la kuracisto permesis, ke ni ellitiĝu. Forlasi la ĉambron ni

ankoraŭ ne rajtis, sed ni povis akcepti gastojn.

Kaj la gastoj venis amase, kvazaŭ al popolamuziĝo.

Unue nin vizitis avo Petro kun siaj tri kolegoj. La bonuloj donacis al ni du uniformojn, kiajn havas

minejaj faklernantoj, kaj ili petis, ke poste ni uzu ilin kiel solenajn kompletojn.

- Tiujn uniformojn vi ricevas por rememori la feliĉan eskapon [160] - klarigis avo Petro , sed ni volas

prizorgi vin eĉ alimaniere. Dio la bona, kiu povas ŝanĝi malbonon al bono, ankaŭ la minejan tragedion

ŝanĝis al bonŝanco. Ĉar jen, kvankam la eksplodo ruinigis ankaŭ parton de la nova minejo, sed en la

eksminejo, sub la rompitaj rokoj ĝi malkovris dikan tavolon da karbo, pri kiu oni eĉ ne sciis ĝis nun. Nia

honesta laboro ekde nun profitos duoble. Por rekompenci vin ambaŭ, vi estos adoptitaj de la firmao,

kaj instruataj, edukataj je ĝia elspezo ĝis vi plenkreskos. Tio estas nia ŝuldo al la iama Kiŝmedo, Dio

donu al li eternan pacon.

Laŭta vivuado eksonis ĉe la fenestro kaj en la najbara ĉambro, malfermiĝis la pordoj, kaj la tuta klaso

svarmis ĉirkaŭ la litoj. Niaj kamaradoj feliĉe manpremis kun ni, kaj la granda Cintulo ĉi-foje fakte

prezentis la manstaron per unu mano [161] honore al la "filoj de la minejo".

Ĉiuj menciitaj eventoj plezurigis min, sed la plej grava ĝojo estis por mi, kiam mia patrino flustre informis

min, ke la sekvan dimanĉon ni jam povos tagmanĝi hejme, en la mueldomo. Ni aranĝos festenon tiel

abundan, ke la malnova loĝejo ankoraŭ ne vidis similan, kaj ĉu mi kredas, ĉu ne, ŝi buĉos eĉ la anseron

honore al ni.

Mi ankoraŭ neniam renkontis tiun anseron, sed laŭ informoj ni tre bone konis unu la alian, ekde kiam mi

resaniĝadis. Ĉar mia patrino ĉiufoje rakontis al mi pri la ansero, kaj al la ansero pri mi. Mi sciis pri ĝi, ke

ĝi estas la plej blanka ansero en la mondo, kaj ĝi sciis pri mi, ke mi nenion pli sopiras manĝi, ol viandon

de ansero. Do mi tre ŝatis la anseron, sed la ansero evidente ne tre ŝatis min.

Mi jam ekscitite atendis, kiam mi renkontos ĝin, kaj mia patrino peris mian mesaĝon.

- Jes ja, ansero mia, granda honoro okazos al vi - ŝi frapetis ĝian kapon. - Mi fritos vin por mia unusola

filo, sed ricevos el vi ankaŭ Lampaŝulo, Malvinjo, sinjoro Cetkin, kuracisto Titulo, eĉ Georgo la

kampogardisto ne estos forgesita. Do klopodu kreski, ansero, mi ne devu honti pro vi.

- Gak, gak, gak - respondis la ansero obeeme. Ĝi rezignaciis pri tio, ke dimanĉe ĝi fariĝos fritaĵo. Por

diri la veron, la samo okazintus eĉ sen tiu rezignacio, ĝia obeemo tamen estis laŭdinda.

Eĉ en la poto ĝi zumis gaje tiel, ke estis plezuro aŭdi tiun muzikon. Tion diris personoj, kiuj ĉeestis, kaj