Create successful ePaper yourself
Turn your PDF publications into a flip-book with our unique Google optimized e-Paper software.
- Kaj kio pri lia patro? - ekbrilis la okuloj de la magiulo.

- Nu, pri tiu mi jam fakte scias nenion - ekridis mia patro. - sed li verŝajne estis migranta almozulo. En la

subtegmento troviĝas kaduka portsako, ĝi jam kaŝiĝis tie eĉ en mia infanaĝo, kvankam mi ne sciis, kiel

ĝi venis tien. Nun mi jam scias, ke ĝi povis esti la almozosako de mia praavo.

Kiŝmedo iom suprenpuŝis la felĉapon sur sia frunto, kaj forte pugnobatis la tablon. Li jam povis batadi

ĝin sen damaĝo, ĉar li jam konsumis ĉiun manĝaĵon, ĝis la lasta ribobero.

- Marteno, via praulo estis barono de la lando!

- Nu, ankaŭ tio ne estas hontinda - diris mia patro, kaj metis novan fadenon en la kudrilon. - Kvankam

mi konas nur unu baronon, la maljunan ciganon Barono, [22] eĉ lin nur pri tio, ke li ofte dekumas [23] niajn

ruĝajn, aromajn vinberojn, sed ekde nun mi rilatos al li pli afable, se ni estas parencoj.

Kiŝmedo ruĝiĝis pro la kolero, kiel kuirita kankro

- Korpo de porko, klabo de plago, [24] kiel vi kuraĝas moki min, mizera felisto! Ĉu vi scias, ke mi povus

fari el vi riĉulon tian, kian vi ne vidis eĉ en sonĝo? Vi povus mezuri la arĝenton per sitelo, la oron per

ĉerpilo. Viaj vestoj estus purpuraj, viaj jakoj veluraj. Eĉ via gardohundo manĝus mielkukojn. Nu, kion

vi diras pri tio, majstro Marteno?

Mia patro karese glatigis la novan flikpecon [25] sur la peltmantelo, kaj diris:

- Mi eĉ ne havas hundon, oĉjo Kiŝmedo.

La magiulo klopodis regi sin. Ambaŭmane li kuntiris sian grase malpuran feljakon ĉe la brusto, por ke li

ne krevu pro la kolero.

- Komprenu la saĝajn vortojn, amiko Marteno. Mi scias, kie oni povas trovi la trezoron de viaj prauloj,

sed mi mem sola ne povas akiri ĝin. Sed mi helpos al vi malkovri la trezoron, se vi donos al mi la

duonon. Jen, mia mano estas sen glavo. [26]

- Fakte ne - svingadis la kapon mia patro. - Ĝi aspektas ĝuste tiel, kiel la piedoj de viaj grifoj.

La manoj de la magiulo kun la kurbaj fingroj, longaj ungoj fakte aspektis tiel, kiel la piedoj de ia

rabobirdo. Pro la moko de mia patro tiuj fingroj kuntiriĝis. La nanoforma hometo svingadis siajn

pugnojn.

- Vi ankoraŭ pripentos tion, malsaĝa felisto, iam vi puniĝos pro tio, vi, terpomkonsuma peltoĉifulo! Ĉu

mi volis helpi ne ĝuste vin? Ĉu mi bezonas la trezoron de iu ajn? Ja mi havas tian magian kaldronon, se

mi boligas frumatenan roson en ĝi per fajro de seka krizantemo, ĉiu enmetita brikopeco fariĝos oro.

Subite turnis sin la diabla homo, kaj grumble ekiris for, sed ĉe la sojlo atingis lin la voko de mia patro:

- Haltu, bonulo! Vian grandan bonintencon mi ne povas lasi sen rekompenco. [27] Mi donacos al vi ion,

kion vi povos utiligi.

La sulkoplena vizaĝo de la magia Kiŝmedo tuj ebeniĝis, kiel printempa kampo, ĝis mia patro sur lia

ŝultro sternis malplenan sakon, en kiu li pli frue tenis la tindrofungojn, [28] bezonatjan por kolorigi felon.

- Nu, ĝi apartenu al vi, oĉjo Kiŝmedo. Mi donacas ĝin al vi, por ke vi povu en ĝi teni la multan oron,