Create successful ePaper yourself
Turn your PDF publications into a flip-book with our unique Google optimized e-Paper software.
estis direktita tiel, ke ĝia pli granda vitrookulo rigardis la ĉielon. Li klarigis ĉiun sciindaĵon, por ke mi

povu manipuli ĝin sen helpo, kaj kiam li la lastan fojon rigardis tra ĝi, li demetis la ĉapelon.

- Tiel proksime ridetas la plenluno, ke oni ekdeziras saluti ĝin. Nu, kiu volas observi la ĉielon la unua?

- Sinjoro Cetkin estas la plej aĝa el ni, li povos atingi plej baldaŭ la paradizon, do estu li, kiu sekvas -

diris cigano Barono sian opinion.

La botisto jam staris antaŭ la mistera aparato, kaj li tremis, kiel tremolfolio. [136]

- La majstro sentas malvarmon - diris sinjoro instruisto, sed mi klare komprenis, ke la maljuna riparisto

de botoj tremas tial, ĉar li esperas tuj ekvidi sian forpasintan filon en la plej brila stelo.

La maljunulo observadis longe, li ĉesis tremi, poste kun rezignacia tono li diris, kiam la kapon li retiris de

la teleskopo:

- Aro da belaj, oraj najlokapoj.

Georgo, la kampogardisto estis la dua, kiu provis la ĉielobservilon. Li resumis jene:

- Nu, Portulo, longe ni marŝos, ĝis ni tute ĉirkaŭiros tiun kampon de diamantoj, kiam ni supre patrolos!

La cigano Barono ne multe observadis, subite li retiris la kapon:

- Duan fojon mi ne trarigardus ĝin eĉ por viva porkido. Mian kompatindan okulon blindigus Venuso. En

tiu magia vitro ĝi ardas tiel, ke oni povus rosti viandon per ĝi.

Mian feinon oni apenaŭ povis revoki de la ĉielobservilo. La tutan vesperon ŝi ripetadis, ke ŝi neniam pli

frue pensis, kiel multaj perlamotaj [137] butonoj estas kudritaj al la ĉielo. Ŝi konsideris, ke tio estas afero

konforma al aristokatoj.

Mia patrino diris nur tion:

- Ho, se nur mi povus kovi tiujn orajn ovojn, mi akirus ĝis Pasko tiom da mono, ke mi vestus mian

bonan filon nur per silko kaj veluro anstataŭ la malmodiĝinta feljako.

La "malmodiĝinta feljako" ĉirkaŭpremis la "bonan filon" tiel, ke mi apenaŭ havis konscion, kiam venis la

vico al mi, kaj mi staris antaŭ la ĉielobservilo. Mi eĉ ne estis surprizita, kiam mi trarigardis ĝin, kaj mi

vidis nenion.

- Ĉu bele, Gregorio?

- Be-e-le - mi balbutis, kaj provis alĝustigi la aparaton per la turnobutono tien kaj reen. Vane, ĉar mi

vidis nenion krom la senstela nigra nenio.

- Direktu ĝian tubon al la luno - diris sinjoro instruisto.

Ne volonte mi tuŝis la tubon. Ĝi estis malvarma, kiel glacio, tamen ĝi kvazaŭ brulvundis min, kiel fajro.

- Nu, kion diri pri ĝi? Ĉu vi vidas Davidon kaj Cecilan tie muziki? [138]

Denove nur senluma nokto trafis miajn okulojn. Mia koro ektremis: jen, mi ne meritas vidi la stelojn de