Create successful ePaper yourself
Turn your PDF publications into a flip-book with our unique Google optimized e-Paper software.
ili estis multaj. En la kvartalo de malriĉuloj ansero en la poto estas malofta vidindaĵo. Ĉiuj kvin ciganidoj

de cigano Barono alvenis je la novaĵo, ke riĉa tagmanĝo prepariĝas en la mueldomo, ĉe la vidvino de

felisto.

- Mi sentas ĝian agrablan odoron - flaris profunde la plej aĝa ciganido. - Mia patrino diris, ke ankaŭ ŝi

fritos tian manĝaĵon, se ankaŭ mi fariĝos tiel bona lernanto, kiel Gregorio.

Mia kara patrino venis al la pordo, kaj karesis la malordajn harojn de la brunulo:

- Ĉu vi fakte fariĝos tiel bona?

- Mi dezirus fariĝi tia - klinis la kapon la ciganido.

- Dio helpu vian intencon - viŝis mia patrino la larmoplenajn okulojn per sia blanka antaŭtuko, subite ŝi

eniris la kuirejon, detranĉis unu femuron de la ansero, kaj nur poste revenis.

- Jen, karulo - ŝi enmanigis ĝin al la infano, kiu gapis tiel, ke lia malfermita buŝo povus engluti la tutan

anseron.

Mia patrino reiris en la kuirejon por eviti dankvortojn, kaj distranĉis la anseron zorgeme. Dum ŝi laboris,

ŝian atenton vekis la nekutima silento antaŭ la domo.

- Kio? Ĉu foriris la scivolemuloj? - ŝi elrigardis ĉe la pordo.

Ili ĉiuj estis tie, kaj kun rondaj okuloj ili observis la plej aĝan ciganidon, kiel li luktas kun la granda

anserfemuro.

- Almenaŭ longe manĝu, ke ni longe vidu ĝin - suspiris la plej malgranda knabino al sia frato.

La koro de mia patrino ekdoloris. Sen voĉo, sen vorto ŝi prenis la tutan pladon, kaj portis ĝin al la

malsataj infanoj.

- Prenu urĝe, ĉifonuletoj, antaŭ ol ĝi malvarmiĝus.

En la pelvo jam restis ne pli ol la brustoviando, kiam mia patrino la kompatinda konsciiĝis. Jen, ŝi

senpripense disdonis la faman tagmanĝon! Kio nun okazos?

Sed vidante la infanajn vizaĝojn, ruĝajn pro la ĝojo, ŝi remetis la pelvon sur la fornon pli trankvile.

- Tiu sola peco sufiĉos por mia kara filo. Neniam li havis troan apetiton.

La bonulino forgesis pri la gastoj, kvankam ne malmultaj alvenis: Kuracisto Titulo kun mi kaj

Lampaŝulo, Georgo la kampogardisto kun sia hundo, Malvinjo kun sia kato.

- Jen kutimo aristokrata - ŝi diris fiere - ke ankaŭ la kato partoprenu la festenon.

Mia patrino estis afabla al ĉiu, sed precipe min ŝi brakumis ĉe la pordo ridante-plorante:

- Ho, finfine vi venis hejmen, kara filo mia!

- Kion pri la ansero, panjo? - mi provokis ŝerce, ĉar kiam mi trapasis inter la maĉantaj buŝetoj antaŭ la

domo, mi tuj konjektis la realon.