Create successful ePaper yourself
Turn your PDF publications into a flip-book with our unique Google optimized e-Paper software.
Ne longe mi iris ankoraŭ, kiam mi denove ekaŭdis la voĉon dekstre, kaj subite lumo trafis miajn

okulojn. Tuj mi kaŝiĝis malantaŭ roko, kaj premis min al la tero. Mi jam komprenis, kian voĉon mi

aŭdis, kian lumon mi vidis.

Jen, la koboldo de la minejo, kaj lia voĉo, lia lampo!

Ho, kiel dankema mi estis al avo Petro, ke li preparis min tiel zorgeme! Kiom bone, ke mi sciis, kiel

akiri la bonvolon de la grandpotenca koboldo. Mi prenis la dikan panpecon el la poŝo de mia feljako,

kaj ĵetis ĝin super la roko. Tiel bongustan panon li certe ne manĝis ekde tiam, kiam lia barbo elkreskis.

Se nur li jam trovus ĝin!

Ŝajnis, ke li fakte trovis ĝin, ĉar mi baldaŭ aŭdis lian voĉon. Li diris kun klara prononco:

- Ja estus pli bone, koboldo de la minejo, se vi donus al ĝi ankaŭ pecon da lardo.

Mi malfermis la buŝon tiel, ke mia kapo preskaŭ elfalis tra ĝi. Tiu voĉo apartenis ne al la koboldo de la

minejo, sed al la magia Kiŝmedo. La maljuna ventokapulo pensas, ke la koboldo de la minejo estas mi.

Do mi venis al ĝusta loko! Mi atingis mian celon, mi estas ĉe la hejmo de Kiŝmedo! Ek, Gregorio, nun

estu prudenta!

Ne ekzistas kato, kiu povus iri pli silente, ol mi kaŝiris antaŭen. Mi bezonis fari nur kelkajn paŝojn, kaj

mi jam trapasis la enirejon.

Ĝi ja estis domo tia, ke ĝi havis nenian pordon. Ronda kaverno, kiun elstara roko ŝirmis pli-malpli

kontraŭ la vento kaj neĝo. La subiranta luno, kiu pli frue ŝajnis lampo, ĝuste lumis tien, do ĉion mi vidis

klare.

Kaj mi vidis, ke Lampaŝulo kuŝas sur tavolo de seka fojno. [153] Liaj libroj kunpakitaj sub lia kapo estas

lia kuseno. La feljako de la maljuna magiulo sur lia korpo estas lia kovrilo. Antaŭ li genuas la maljunulo

en ĉemizo, liaj manoj estas kaŝitaj malantaŭ la dorso, tiel li tenas la panpecon. Mian panon, kiun mi

intencis doni al la koboldo de minejo.

En tiu momento mi pensis pri nenia koboldo. Eĉ tion mi forgesis, ke mi vagadas en la fosaĵoj de la

eksminejo. Mi vidis nur tion, ke la vizaĝo de mia amiko estas morte pala, el liaj okuloj falas larmogutoj,

kaj la maljunulo kaŝas la panon antaŭ li. Kiŝmedo certe volas formanĝi mem la tutan pecon. Same, kiel li

manĝis mian tagmanĝon en mia etinfana aĝo.

Ekregis min la kolero, mi prenis pezan ŝtonon kun la intenco, ke mi ĵetos ĝin al la maljunulo. Kaj tio

nepre okazintus, [154] sed tiam li ekparolis.

- Jen, kolombeto mia, kiam mi rakontis al vi pri la koboldo de la minejo, vi ĉiufoje diris, ke tio estas

fabelo, ĉu ne? Do, rigardu, kion donis al ni la koboldo de la minejo. Ĉu vi jam kredas lian ekziston?

Li etendis la panpecon al Lampaŝulo sur la manplatoj. La infano avide prenis ĝin:

- Pano! Dio mia, pano! Ĉu vera pano, kara avĉjo?

- Nepre vera! - kapjesis Kiŝmedo. - Vera panbulo. Kiam la koboldo de la minejo enmanigis ĝin al mi,

ĝi estis ankoraŭ varma. Li diris, ke ĉiu, kiu manĝos el ĝi, fariĝos forta, kiel urso. Gustumu ĝin,

kolombeto mia!