26.08.2013 Views

La trezorĉasa feljaketo - Eventoj

La trezorĉasa feljaketo - Eventoj

La trezorĉasa feljaketo - Eventoj

SHOW MORE
SHOW LESS

You also want an ePaper? Increase the reach of your titles

YUMPU automatically turns print PDFs into web optimized ePapers that Google loves.

- Ĝustatempe vi venis, Barono! Vidu, la botoj de Gabrielo estas pretaj. Ni povas ĝin pendigi ĉe la

rando de la tegmento. Ĉu vi kredas, ke matene la infano jam surhavos ilin?

- Mi kredas, sinjoro, mi kredas - asertis Barono kun ruza mieno, kaj tre atendis, ke vesperiĝu. Tiam li

urĝe ekiris for, ĉar - laŭ lia noto - li ne volis ĝeni la anĝelojn. Ankaŭ min li admonis, ke mi iru hejmen, eĉ

mi ne rerigardu tra la fenestro, ĉar la prenfantomo povus min ŝteli.

Mi ja ne kuraĝis elrigardi eĉ por la trezoroj de la tuta mondo, kaj matene la infano vere jam surhavis la

botojn.

Fakte mi sciis nenion pri la afero, mi estis konvinkita, ke mia muso-vizaĝa kamarado forportis la botojn

al la urbo, kie la fenestroj estas steloj. Tagmeze jam denove interkonsiliĝis la du maljunuloj, ke ankaŭ la

anĝeloj bezonus komfortajn botojn en tiu severa vintra vetero.

- Sed kiel mi povus scii, kiom da anĝeloj estas? - karesis la majstro sian altan, senharan frunton.

- Ne estas grave fari botojn al ĉiu anĝelo - palpebrumis Barono, kvazaŭ tre konfidenca persono en la

paradizo. - Nur al tiuj faru, kiuj ludas kun via filo. Sufiĉas kvin paroj. Vi vidos, sinjoro majstro, ĉiu el ili

estos forportita disde la tegmentorando. Kiuj tamen ne estas bezonataj, tiuj restos.

Gabrielo verŝajne vizitadis hejmen tre ofte, ĉar la kvin paroj da botoj baldaŭ malaperis, kaj la botisto

Cetkin neniam pli frue iradis al la preĝejo kun tiel kontenta koro, kiel tiutempe. Ĉe la komenco li jam

estis tie, kaj nur tiam forlasis la domon de Dio, kiam onklo Gasparo jam estingis la kandelojn.

Intertempe li senĉese babilis kun sia fileto, kies vizaĝo ŝvebis por li en la odorfumo. [92]

- Jen, frato Cetkin - diris foje al li onklo Gasparo - venu kun mi al la lago Cigana, mi montros al vi ion

interesan.

La lago Cigana estis ĉe la urborando, tien ni promenis triope por vidi ion interesan. Ja fakte estis

interesa tio, ke la kvin ciganidoj de Barono tie glitumis sur la glacio kaj saltadis sur la freŝa neĝo en

novaj marokenaj botoj.

- Ĉu vi scias, sinjoro Cetkin, kiaspecaj botoj ili estas? - ridis la sonorigisto ironie.

Cetkin bonkore ekridetis.

- Kial mi ne scius? Mi ja rekonas la produktojn de miaj propraj manoj.

- Vidu, ne Gabrielo forportis la botojn, sed tiu sentaŭga cigano Barono - grumblis onklo Gasparo

malbonhumore. -, li mem rakontas tion en la tuta urbo, la fripono.

- Mi scias tion, homfrato - pacigis Cetkin la kolereman sonorigiston. - Sed ankaŭ sur la piedoj de

ciganidoj ili apartenas al Gabrielo. Aŭskultu nur, amiko mia!

En la vintra silento la malgrandaj botoj gaje knaradis sur la neĝo:

- Gab-ri-e-lo, Gab-ri-e-lo...

Tiam ekbrilis en mia menso ia lumo, kiaspecaj feinoj loĝas en la homaj koroj. Kiam mi alvenis hejmen,

jam ne nur pro la aristokrata etiketo mi kisis la sulkoplenan maneton de mia feino, kiu per zorgemo

protektis mian duonorfan junan vivon.

Hooray! Your file is uploaded and ready to be published.

Saved successfully!

Ooh no, something went wrong!