Create successful ePaper yourself
Turn your PDF publications into a flip-book with our unique Google optimized e-Paper software.
Jen, la simpla kanteto fariĝis pli kaj pli laŭta, kaj la ĉambreto samtempe pli kaj pli vastiĝis, do kiam mi

fine endormiĝis, mi jam kuŝis kvazaŭ en susuranta arbaro, kiun sur la ĉielo prilumis arĝenta fingroĉapo

anstataŭ lunbrilo.

Sed la vera festotago por la fingroĉapo komenciĝis nur la sekvan matenon. La belan valoraĵon devis

admiri mi, la kanario, kato Amiko, la akvovendistino, [101] kaj la leterportisto. Ni ĉiuj aparte devis

aŭskulti la laŭdojn, ke tiu fingroĉapo kudras per si mem, ke ĝi levas la manon, kiel birdon la flugiloj, ke

tiu fingroĉapo estas tia, kian ankoraŭ neniu havis en la mondo, kaj sen ĝi Malvinjo jam tute ne kapablus

fari eĉ kudreron.

Tio okazadis ĝis tagmezo, kiam vizitis nin Georgo, la kampogardisto, ĉar li alportis de mia patrino pecon

da fromaĝo. Dum li serĉadis ĝin en sia portsaketo, la feino senĉese svingadis la manon antaŭ liaj okuloj

kun la arĝenta fingroĉapo.

- Rimarku min, maljuna kampogardisto! - brilis, radiis la valoraĵo.

Sed Georgo kutime ne rimarkis tiel profanajn ornamaĵojn. Cetere li ne havis paroleman humoron, nur

prenis siajn aĵojn, kaj adiaŭis je la nomo de Dio. Ĉe la sojlo li fajfsignalis, sed tuj poste li svingis la

kapon.

- Mi petas pardonon, tio estas mia kutimo. Ĝenerale tiel mi vokas mian hundon, sed nun jam vane.

Jes ja! La maljuna besto ne alruliĝis je la fajfsignalo.

- Jen - mi demandis surprizita - kie estas Portulo?

- Ĝi portas jam nenion - mansvingis oĉjo Georgo. Eĉ male, ĝi mem estas forportita.

- Kiu forportis ĝin?

- La prenfantomo.

Nu, mi pensis, finfine mi ekscios, kio estas prenfantomo. Do mi demandis al la maljunulo, kaj li

respondis malbonhumore:

- Kiam mi atingis la urbon kun mia hundo, nian vojon baris junulaĉo kun buŝo ĝisorela. Liaj vangoj estis

plenaj de truetoj, kvazaŭ li iam estus trafinta pikdratan barilon ĉe la vizaĝo. Halt - li diris - al kiu

apartenas tiu besto? Ĝi ne estas besto, sed hundo - mi diris al li. Ĉu kamelo, ĉu dromedaro, egale - li

respondis. Ne estas egale - mi replikis - ĉar dromedaro estas kamelo, sed hundo estas pli valora, ol

kelkaj sentaŭgaj homoj. Nu - li diris - se hundo estas tiel valora, ĉu ĝi pagis jam sian imposton? Kial ĝi

pagus, se ĝi ne devas pagi imposton? Sed ĝi devas, ĉar en la urbo tio estas la regulo. Kaj li prenis la

hundon sen cetera klarigo, ĵetis ĝin en verdan ĉaron, kaj forveturante rekriadis, ke ĝis morgaŭ mi povos

reaĉeti ĝin el la mallibero.

La maljunulo ne povis reteni siajn larmojn, ili ekfluetis el liaj okuloj. Iu brila guto - nekutima gasto sur lia

malglata vizaĝo - ruliĝis dekstren kaj maldekstren serĉante sian vojon inter la zigzagaj sulkoj.

Ankaŭ la okuloj de mia feino diligente palpebrumis sub la rondaj kadroj de la okulvitroj. La

kampogardisto sidiĝis sur la sojlo, tie li viŝadis siajn larmojn.

- Mia kunulo, mia kunulo, al kiu alia mi parolu plu en ĉi tiu dezerta mondo?