Create successful ePaper yourself
Turn your PDF publications into a flip-book with our unique Google optimized e-Paper software.
kanapo - kaj la fera ungo forestis. Dio mia, ŝia fera ungo estas demetebla! Eble nokte ŝi ne uzas ĝin. Ion

similan mi ne legis ankoraŭ en la fabeloj.

Mi verŝajne tre longe gapis, ĉar la feino ŝerce frapetis mian nazon per fingro.

- Kio nova, gasto mia? Kial rondiĝis viaj okuloj?

- Via... via.. ungo - mi diris embarasita.

- Ĉu ungo? - ŝi rigardis siajn ungojn. - Kio interesa povas esti pri ungo? Mi pensas, ke miaj ungoj estas

ordinaraj, kiel homaj ungoj kutime.

Ŝi iomete pensadis, poste denove eksonoris ŝia ĉarma ridado.

- Ehe, mi jam scias, pri kio vi aludas. Ne ungo ĝi estis, fantaziema knabeto, sed fingroĉapo. [80] Stranga

filo de felisto vi estas, se vi ne konas la fingroĉapon.

Kaj ridis jam ne nur ŝi, sed ankaŭ la maljuna kanario en sia dormo; kaj la malnova kukolhorloĝo pro sia

bona humoro kukolis dek-tri foje anstataŭ dek-du, eĉ la kato Amiko streĉis la buŝangulon kvazaŭ

ridante.

Mi ekhontis tiel, ke je la demando, kiu ŝi estas laŭ mia opinio, mi apenaŭ povis eldiri la respondon:

- Mel... mel...

- Ne mel... mel..., sed mal... mal... - mokis min la ridado.

- Meluzino - fine mi elbuŝigis kuraĝe.

La maljunulineto nun jam ridis tiel, ke ŝi klinis la kapon al la apogilo de la fotelo malgranda, kaj ŝiaj

piedoj eĉ ne atingis la plankon.

- Mi ne konas tiun, kiun vi menciis. Ĉu ankaŭ ŝi estas kudristino? Ĉu eble pup-kudristino? [81]

Ŝia voĉo enhavis tiom da maltrankvilo, ke mi ne malfruis trankviligi ŝin.

- Ŝi ne estas kudristino. Meluzino estas la nomo de feino.

La maljunulineton denove ekregis la mallaŭta ridado.

- Ehe, mi forgesis, ke vi estas knabeto kun ludema fantazio, kaj vi senĉese pensadas pri feinoj. Mi ne

konas feinojn, knabeto. Ankaŭ la feinon Meluzino mi ne konas. Mi ne estas Meluzino, mi estas

Malvinjo, la pup-kudristino. Ĉu vi ne aŭdis ankoraŭ pri Malvinjo? Nu, kompreneble vi ne povis aŭdi pri

mi, ĉar mi kudradas nur al riĉaj familioj, jes ja.

Ŝi fiere kapjesis, kaj ekklakis la dratoj de ŝiaj okulvitroj.

- Vidu, knabeto!

Ŝi malfermis pordeton sur la muro per butono, kaj montris, ke mi enrigardu. La ŝranketo estis plena de

malgrandaj jupetoj, kiuj sur ŝnureto pendante ĉarmis per ruĝa, blua, verda, flava koloroj, kiel grandaj

floroj. Denove allogis min la ideo pri feinoj. Mi elcerbumis, ke la maljunulineto mem do ne estas feino,