Create successful ePaper yourself
Turn your PDF publications into a flip-book with our unique Google optimized e-Paper software.
LA BELSONA PIRO-FLUTO

Ĉu estis, ĉu ne estis, en la mondo iam troviĝis piro-fluto, kiu estis fama pri tio, ke ĝi muzikis nur tiam, se

ĝin blovis bona infano.

La kaŭzo, ke mi scias tion, estas, ke tiu mirakla piro-fluto apartenis al mi mem. Kiel nun, ĉe la sunsubiro

de mia vivo mi rerigardas al la komenco, mi vidas ĝis tiu piro-fluto. Ĉio, kio okazis pli frue, kunfandiĝas

antaŭ miaj okuloj, kiel vojranda arbovico frumatene en la malproksima nebulo.

La belsonan muzikilon mi ricevis de ia slovakdevena ludilvendisto, ĉar mi plenigis per akvo lian

lignokruĉon ĉe la puto de la vendoplaco.

La bonulo trinkis longan gluton el la kruĉo, poste lia rigardo traserĉis la vendomaton [1] :

- Nu, knabeto, kion mi donu al vi, por rekompenci [2] , ke vi alportis akvon al oĉjo Johano? Jen, mi

donacos al vi piro-fluton.

Tiu piro-fluto estis bela, tre bela, unu ĝia flanko estis ruĝa, la alia flava, tamen, verdire mi pli deziris

ricevi ĉevaleton kun fajfilo-vosto. Mi eĉ diris al oĉjo Johano, ke mi jam havas piro-fluton hejme.

- Ho, knabeto! Ĝi ja ne estas tia piro-fluto, kiel la ceteraj, - li diris kaj ĝustigis ĝian fajfilon per

lignokorpa poŝtranĉilo. - Ĝi estas tia instrumento, kiu muzikas nur tiam, se ĝin blovas bona infano. Nu,

mi vidu: ĉu vi estas bona infano? Ĉu vi povas per ĝi muziki?

Mi ekblovis la instrumenton, kaj jen, ĝi muzikis tiel bele, ke mia buŝo restis malfermita pro la ĝojo. Mi

ne sciis, eĉ nun ne scias, kion la slovako faris al ĝia fajfilo, sed ĝi birdkantis tute tiel, kiel oriolo [3] .

- Ĉiam ĝi muziku nur tiel bele! - atingis min ankoraŭ la averto el sub liaj siluraj lipharoj.

Nu, poste ĝi muzikis eĉ pli bele, ĉar ĝis mi alvenis hejmen, mi pristudis ĉian arton de la piro-fluto. Se mi

mole tuŝis per ĝi la lipojn, ĝi mallaŭte ridis, kiel kolombo; se mi mallonge blovadis ĝin, ĝi klakfajfis, kiel

najtingalo; mi povis sibli, kiel pirolo; knarvoĉi, kiel verda kardelo. [4]

Eĉ sur la vizaĝo de mia patrino ekbrilis rideto pro la muziko, kvankam tiutempe ŝiaj tagoj kaj noktoj

estis plenaj de malĝojo, dum ŝi maldormis apud mia malsana fratineto. Sed eĉ la etulino, la kompatinda,

malfermis siajn lacajn okulojn, kaj ekflamis la ĝojeto en ŝia voĉo:

- Bela mujiko! Bloju ankojaŭ, fjateto!

Eĉ la maljuna kuracisto laŭdis min, kiam posttagmeze li vizitis nian loĝejon. Li per la fingroj karesis la

palan vizaĝon de la malsanulino, poste viŝpurigis siajn okulvitrojn. Ĉar tiutempe liaj okulvitroj nebuliĝis

ĉiufoje, kiam li kliniĝis super mian fratineton.

- Bone, bone, knabeto - li supren karesis la harojn de sur mia frunto - nur sonoru la belega muziko, se

ĝi feliĉigas tiun sveltan bambu-reĝidinon.

La svelta bambu-reĝidino, la kompatinda, ekridetis elĉerpiĝinta, kaj mi koncertis per mia muzikilo tiel,

ke la domo resonis.