Create successful ePaper yourself
Turn your PDF publications into a flip-book with our unique Google optimized e-Paper software.
neniom da karbo. Oni ordonis al ni eklabori en la nova minejo, sed Kiŝmedo ne venis kun ni. Li diris, ke

li ne povas forlasi la ŝtonojn, kiujn lia ŝvito humidigis dum lia tuta vivo. Li petis permeson resti tie, kie li

vivis ĝis tiam. Tion oni permesis al li, do li restis tie sola. Lia edzino ne volis vivi kvazaŭ en tombo, do ŝi

transloĝiĝis kune kun la juna filino. Kaj Kiŝmedo esploradis, fosadis, serĉadis, fine lia menso malsaniĝis

pro la soleco. La homoj iom post iom forgesis, kiu li fakte estis iam, kio li fakte estis pli frue. En sia

maljunaĝo tiel li fariĝis ridindulo por la mondo, monstro por la infanoj.

Grandaj ĉaroj venis en la korton kun laŭta knarado, oni prenis el ili strangajn aparatojn. Avo Petro

adiaŭis al ni.

- Per tiuj aparatoj ni elpumpos la danĝeran gason el la minejo. La laboro daŭros almenaŭ tutan

semajnon, dume oni ne povos eniri.

Silenteme ni paŝadis revenante: mi kaj sinjoro instruisto. Io instigis min rakonti ĉion, kion mi mem scias

pri Kiŝmedo, sed tiel ŝajnis neeble eviti la historion de mia feljaketo, kaj rakonti pri ĝi mi ne kuraĝis. Mi

jam ne kredis, ke la feino de la jako etendos miajn orelojn tiel, ke ili fariĝos ventumiloj, sed mi timis, ke

sinjoro instruisto priridos min.

Post kelkaj tagoj sinjoro instruisto forigis el mia kapo eĉ la minejon. Li forigis ĝin per tio, kion li diris al

la klaso:

- Knaboj! Okaze de kristnasko mi ĉiujare donacas ion al la plej sukcesa lernanto de la kvara klaso. Pri

kiu ĝis kristnasko evidentiĝos, ke li estas la plej eminenta klasano, tiu ricevos de mi ĉielobservilon.

Tiun posttagmezon la eksplikoj de sinjoro instruisto ne multe vekis nian atenton. Duone ni aŭdis lian

voĉon, duone ne. Senĉese ni kalkuladis nur tion, kiom da semajnoj venos ĝis kristnasko. Cetere ni

fervore cerbumis, kio povas esti ĉielobservilo.

Post la leciono ni eksciis eĉ tion. Sinjoro instruisto permesis eniri lian ĉambron, en kiu meze staris la

ĉielobservilo. Ĝi havis tri piedojn, kiel fotoaparato, kaj longan tubon, kiel kolbaspumpilo, [133] kvankam

malpli dikan. Ankaŭ okulojn ĝi havis ĉe ambaŭ ekstremoj, ili estis brilaj, rondaj vitropecoj.

Ladislao - kiu ĉiujare veturis al Budapeŝto [134] kun sia patro por viziti avinjon - kiel iaspeca

mondvojaĝanto tuj elbuŝigis:

- Jen, ĝi ja estas teleskopo! Mi jam vidis tian aparaton en Budapeŝto, kiam mia patro aĉetis okulvitrojn

laŭ propono de oftalmologo.

Nu, por sinjoro instruisto tiom estis sufiĉe. La bonkoran homon nenio kolerigis pli, ol neologismoj, [135]

kiujn li konsideris nenecesaj. Tiom ortodoksa li estis, ke draton li nomis metalfadeno, hospitalon

malsanulejo kaj psikologon animflegisto.

Ankaŭ tiam li kolere forpelis nin el la ĉambro:

- Nek teleskopo, nek oftalmologo, sed ĉielobservilo kaj okulkuracisto!

Poste sinjoro instruisto ne plu menciis la ĉielobservilon, des pli ofte ĝin menciis ni, infanoj. Ĉu iu ajn

vidas per ĝi? Kion oni povas vidi per ĝi? Kaj precipe: Kiu el ni ricevos ĝin.

Multaj deziris gajni tiun premion, sed fine restis nur du kandidatoj: mi kaj Lampaŝulo. Inter ni jam restis

nenia diferenco. Vane mi atendis, ke li postrestos, li persistis daŭre.