Create successful ePaper yourself
Turn your PDF publications into a flip-book with our unique Google optimized e-Paper software.
[130] (REIRI) "birdo de la minejo": mita estaĵo, kiu enkorpigas la alvenon de mingasa danĝero

[131] (REIRI) ULULI: eligi voĉon similan al tiu de la lupoj dum plenlunaj noktoj

[132] (REIRI) "mi petas": respektema, ĝentila parolturno, devenanta verŝajne el la frazo "mi petas vian

favoron"

[133] (REIRI) KOLBASPUMPILO: aparato, per kiu oni plenigas per muelita viandaĵo diversajn

intestojn, por fari kolbason

[134] (REIRI) BUDAPEŜTO: la ĉefurbo de Hungario

[135] (REIRI) En la originalo kompreneble temas pri fremdaj - ne hungaraj - vortoj.

[136] (REIRI) TREMOLO: arbospeco, kies folioj eĉ pro la plej malgranda venteto senĉese tremas

(Populus tremula L.)

[137] (REIRI) PERLAMOTO: konkotavolo de kelkaj moluskoj simile brila, kiel perloj, kiun oni uzas por

ornami objektojn

[138] (REIRI) Temas pri popola mito por klarigi la makulojn videblajn sur la disko de plenluno

[139] (REIRI) "dikan trunkon hakadi": entrepreni tre malfacilan taskon

[140] (REIRI) PIEDVOJETO: mallarĝa vojo sufiĉa nur por perpieda iro de unu persono

[141] (REIRI) Temas pri speciale maldika kaj alta (ĝis 25m) speco de poplo (Populus nigra Italica), kiu

demalproksime aspektas, kiel montrofingro

[142] (REIRI) KALKFORNO: forno, en kiu oni bakas (kalcinas) kalkŝtonojn por gajni kalkon taŭgan

kiel konstrucela materialo

[143] (REIRI) Kompreneble temas pri alegorio: la urso estas Kiŝmedo, la ursido estas Lampaŝulo

[144] (REIRI) GRIFO: giganta, agloforma, fabela birdo

[145] (REIRI) SUBTASO: telereto, kiun oni metas sub la tason de kafo aŭ teo

[146] (REIRI) Temas pri la truo sur la kapo de la pioĉo, en kiu estas fiksita la fusto (tenilo); PIOĈO:

speciala hakfosilo, kiu ordinare havas duoblan kapon, unuflanke kun plata, aliflanke kun pinta klingoj

por hakfosi speciale kompaktan, malmolan grundon, karbon en minejo ktp.

[147] (REIRI) FASTI: dum certa tempo ne manĝi, aŭ manĝi nur malmulte pro religiaj kialoj;

FASTOTAGO: tago, en kiu la koncerna religio ordonas fasti. La 24-a de decembro por katolikoj dum

jarcentoj estis kristnaska fastotago. Papo Paŭlo la 6-a en 1966 neniigis tiun fastotagon.

[148] (REIRI) HAKBIRDO: pego, birdospeco, kiu serĉadas insektojn sub la ŝelo de arbotrunko hakante

ĝin per sia beko

[149] (REIRI) LAMPIRO: malgranda insekto, kiu nokte lumetas inter la herboj