Create successful ePaper yourself
Turn your PDF publications into a flip-book with our unique Google optimized e-Paper software.
interrompis la konversacion - sed fine eĉ la tono de sinjoro instruisto ridetis, kiam li turnis sin al mi:

- Por tiu bela feljako ni trovos spacon apud belaj botoj. Kio estas via opinio, knabeto Cetkin?

Ĉe la rando de la dua benko stariĝis knabeto tiel malalta, ke nur lia maldika musovizaĝo estis videbla,

kaj li ekparolis per alta, malforta voĉo:

- Sed mi ne intejŝanĝos kun li mijajn botojn!

La lernoĉambro resonis pro la laŭta ridado tiel, ke eĉ la muŝoj sur la fenestrovitro, lacaj en la aŭtuna

sunlumo, subite revigliĝis. Miaj vangoj fariĝis ruĝaj ĝis la oreloj, kiam mi rigardis al miaj piedoj - la ungoj

ja elŝovis sin ĉe la bekoj de miaj kadukaj ŝuoj.

Kiam mi sidiĝis sur la benko apud la knabeto Cetkin, mian puran koron tute makulis la griza fumo de

envio. Liaj botoj konsistis el flava marokeno, [89] ili havis arĝentajn ornamaĵojn ĉe la randoj, do miaj

iamaj botoj kun spronoj estis nuloj kompare al ili.

Ilia plej grava valoraĵo estis, ke la plandoj knaradis, kaj oni povis aŭdi el tiu knarado la nomon de la

posedanto:

- Gab-ri-e-lo, Gab-ri-e-lo!

Dumvoje hejmen mi senĉese aŭdis tiun korŝiran knaradon, tiel evidentiĝis, ke la domo de la familio

Cetkin estas najbare al Malvinjo. Ankaŭ tion mi eksciis, ke la patro de Gabrielo estas la botisto Cetkin,

kiu estis en amikeca rilato kun mia feino, ĉar li riparadis ŝiajn ŝuojn.

Ĉar tiu botisto Cetkin estis nur riparisto, eĉ kiel riparisto ne tre populara. Nur la maljuna cigano Barono

estis kontenta, kaj li fervore esprimis sian dankemon, kiam la majstro riparis liajn botaĉojn:

- Dio benu viajn karajn manojn, per kiuj vi povas ripari tiel bele, ke la flikpeco [90] kovras la tutan

boton.

Kompatinda Cetkin povis fari akcepteblajn piedvestojn al neniu en la mondo krom sia propra filo. Sed

tiuj botoj ja estis tiel perfektaj, ke eĉ la anĝeloj ne devus honti pro ili.

Kiam la vetero komencis malvarmiĝi, la feino kondukis min al la majstro de tiuj famaj botoj, li apenaŭ

estis videbla sur la tripieda seĝo pro la amaso de kadukaj botoj. Malvinjo rakontis al li mian deziron,

kaj li kapjesis:

- Tio ja ne estas malfacila tasko!

Sed li ridetis tiel suspektinde, dum li mezuris miajn piedojn, ke mi tuj konjektis, la afero ne finiĝos bone.

Fakte ĝi ne finiĝis bone. Post semajno mia kamarado, Gabrielo kaj lia patro portis al ni la pretajn

botojn. Mi surmetis ilin, jen, ili estis molaj, kiel veluro, tamen firmaj.

- Ankaŭ vi havas jam belajn botojn - karesis ilin Gabrielo kun faksperta mieno - Ilin faris mia patro.

Mi ekpaŝis per la botoj, ĉu ili knaradas? Ja ili knaradas! Kion do diras la knarado? Ĉu mian nomon?

- Gab-ri-e-lo, Gab-ri-e-lo - aŭdiĝis, dum mi paŝadis.