26.08.2013 Views

La trezorĉasa feljaketo - Eventoj

La trezorĉasa feljaketo - Eventoj

La trezorĉasa feljaketo - Eventoj

SHOW MORE
SHOW LESS

You also want an ePaper? Increase the reach of your titles

YUMPU automatically turns print PDFs into web optimized ePapers that Google loves.

Kiu tuj divenis la solvon de la ruza enigmo, tiu ricevis unu belan pomon, atakitan de vermoj. Kiu longe

pensadis, eĉ poste ne divenis la ĝustan respondon, tiu ricevis du tiajn pomojn.

Ili ĉiuj estis tiel bonaj homoj, ke eĉ la plej malriĉa vendistino volis regali nin, kvankam ŝi, la

kompatindulino, vendis nur rancan [104] grason.

- Nu, onjo Maria, ni neniel povas utiligi ĝin - ni rifuzis akcepti la bonvolon de la oldulino.

Sed ŝi ja sciis, kiel ĝin utiligi! Kiam ŝi sukcesis kapti unu el la knaboj, ŝi tuj ŝmiris liajn botojn per graso

tiel abunde, ke poste ili restis grasaj senĉese, ĝis absoluta kadukiĝo.

- Tia estas perfekta prizorgado, karulo, eĉ la botoj de la reĝo ne estas tiel flegataj - ŝi kontente

kapjesadis, kaj ŝi verŝajne pravis pri tio.

Sed en la ora grenkampo de bonuloj foje tamen aperis herbaĉo. [105] Stranga maljunulo ekvendis inter la

vendistoj ĉe la rando de la vendoplaco. Komence mi nur aŭdis pri li, ĉar mi ne havis aferon tiudirekte.

La knaboj nomis lin "la maljuna Makso", kiel nomiĝas la olda pastro en la kristnaska popolteatraĵo pri la

naskiĝo de Jesuo. Lia vestaĵo, barbo, eĉ lia murmura voĉo estis tute la sama. Li vendadis arbarajn

fruktojn kaj ovojn de sovaĝaj birdoj. Neniu sciis, de kie li venis, kaj neniu kuraĝis demandi lin, ĉar li

estis malafabla, grumblema homo, eĉ la propran ombron li koleris, kiel soleca hundo. Precipe tiam

vekiĝis lia malico, kiam la najbaraj vendistoj regalis lernantojn.

- Ho, estas domaĝe nutri ilin per valoraj frandaĵoj - li grumblis kun grimaco - Lernuloj [106] ricevu baton,

ne rabaton. [107]

Iun matenon, jen, okazis, ke knabeto Gaspo plorante enkuris la klasĉambron.

- Ho, ve - li ploris korŝire - la maljuna Makso deprenis mian kapon!

Li ja iomete malfruis, kaj kurante ne observis la vojon sub la piedoj, kiam li preterkuris la maljunan

Makson. Antaŭ la maljunulo kuŝis kaduka kovrilo, ĝin plenigis ovoj de sovaĝanseroj, unu el ili estis

rompita de knabeto Gaspo. La maljuna Makso nepre misuzis la okazon, tuj li kriis al la infano:

- Donu vian kapon por ĝi!

Kvankam li ne deprenis la kapon de Gaspo, nur lian ĉapelon, la knabeto tamen ne volis kredi, ke lia

kapo troviĝas sur la kolo. Fine la granda Cintulo forte tiris liajn orelojn ambaŭflanke, tiel, ke Gaspo

ekŝrikis, kiel porkido:

- Ho, ve, ne tiru miajn orelojn!

- Jen, vi spertis mem, ke via kapo ne perdiĝis! - frapadis lian ŝultron kontente la granda Cintulo.

- Sed mia patrino nepre deprenos ĝin, se mi revenos hejmen sen ĉapelo - eklarmis denove knabeto

Gaspo.

- Nu, mi korektos la situacion - okulsignis petole Cintulo - Eĉ sen tio mi delonge volas ridindigi la

maljunan Makson. Se mi havus kelkajn groŝojn kaj dudek-forintan arĝentan moneron, mi hontigus lin

tiel, ke li neniam plu venus al la vendoplaco.

Kelkaj knaboj, iom riĉaj, baldaŭ transdonis la monerojn, kaj la granda Cintulo post la unua studhoro

Hooray! Your file is uploaded and ready to be published.

Saved successfully!

Ooh no, something went wrong!