You also want an ePaper? Increase the reach of your titles
YUMPU automatically turns print PDFs into web optimized ePapers that Google loves.
- Neniam, avo Petro - mi diris, kaj frosto komencis kuradi sur mia dorso.

- Do, alinome li estas "hometo kun barbo de sep futoj". Li estas malgranda tiel, ke li povas trairi la truon

de la pioĉo, [146] sed per la dekstra mano li tenas bastonon tiom grandan, ke neniu en la mondo

kapablas ĝin levi. Per la alia mano li tenas meĉlampon tian, ke ĝia oleo neniam elĉerpiĝas, kaj ĝin oni

bezonas nek bruligi nek estingi, ĉar je la vorto de la koboldo ĝi bruliĝas kaj estingiĝas per si mem. Lia

vestaĵo estas verda, surkape li havas ruĝan ĉapon kun kvasto, piede surportas botojn el diabla felo. Ĉie

li vagadas en la minejo, ne senkaŭze li nomiĝas la koboldo de la minejo, sed neniun li insultas. Li

ekkoleras nur tiam, se oni fajfadas. Kiam tio okazas, li detruas la minejon. Sed kiam li havas bonan

humoron, kaj oni regalas lin per pano, li plenumas ĉiun deziron.

Mi ne estis certa, ĉu mi deziras renkonti la koboldon de la minejo, aŭ ne. Mi pensis, ke dumvoje al la

eksminejo mi decidos kion peti de la koboldo, se li havos bonan humoron.

Sed pli frue mi devis iri hejmen por preni la teleskopon. Mi rigardadis, turnadis ĝin, ĉu mi eble povus

puŝmallongigi ĝiajn piedstangojn, sed mi neniel sukcesis. Do mi prenis ĝin, kaj ekrajdigis la aparaton sur

mia kolo, ĝiajn du stangojn mi tenis forte antaŭ mia brusto. Per granda panpeco mi plenŝtopis la poŝon

de mia feljako - mia feino ĝin destinis por antaŭkristnaska fastotago. [147]

- La vespermanĝo estos riĉa - ŝi konsolis min, kiam la tagmanĝo estis tiel simpla. Tiutage mi eĉ pli ĝojis

pro la venonta vespermanĝo, ĉar ankaŭ mia patrino estis invitita al ĝi. La vesperon de kristnasko kutime

ni kune vespermanĝis, kaj kune vizitis la noktomezan diservon.

"Jes ja, sed mia feino venos hejmen eble pli frue, ol mi? - venis en mian kapon, kiam elirinte mi fermis la

pordon. - Kion ŝi pensos pri mia foresto?"

"Do, ŝi maksimume pensos, ke la prenfantomo ŝtelis min, kiu kutime ŝtelas ankaŭ la kudrilon, tondilon

kaj fingroĉapon. Foje ĝi povas ŝteli ankaŭ Gregorion."

Pro tiu penso mi ekridetis, kaj bonhumore marŝadis ĝis la korto de la minejo. Ankaŭ la homoj ridetis,

kiuj min renkontis dumvoje. Estis kompreneble, ke ili ridetis. Ne ĉiutage oni vidas knabeton kun feljako,

sur kies kolo rajdas teleskopo, kaj ĝi brilas jen dekstren, jen maldekstren:

- Vidu, homoj, kiel mi spronas tiun malbonan infanon al la vojo de honesta bonintenco.

Sed trans la korto de la minejo la mondo jam estis tre soleca. Eĉ la neĝo ne knaradis sub miaj piedoj,

ĉar miaj gamboj ĝis genuoj malaperis en la blanka molaĵo. Nenia vivulo troviĝis en la ĉirkaŭaĵo krom mi

kun la ĉielobservilo. Mi preskaŭ ekĝojis, kiam ekblovis la vento, ĉar ĝi almenaŭ movis la senvivajn

arbojn. Sed tiu vento estis ne la petola, aminda amiko, kiun mi alkutimiĝis en la mueldomo; kiu

zumkantis eĉ tiam, se ĝi havis malbonan humoron. La vento de la montaro estas kolera giganto, eĉ ĝia

zumado estas muĝo. Kaj ĉi-okaze la vento ne inklinis zumadi. Ĝi furiozis, siblis, hurlis, ĵetadis la

nubosakojn sur la ĉielo per unu mano, per la alia mano ĝi kaptis la arbojn, kaj skuante forigis ilian

neĝmantelon. La grandegaj arboj svingis sian korpon, kaj ili bruis plendeme, ĉiu arbo per alia tono. La

poploj humile, la ulmoj knarante, la kverkoj klakante per siaj branĉoj.

Min mem puŝadis la vento tien kaj reen inter la skurĝataj gigantoj, kvazaŭ insekton, kiun la somero

perdis ĝuste ĉi tie. La blovo kelkfoje eĉ faligis min, sed tion mi ne konsideris insulto, ja mi trafis molaĵon,

kaj la ĉielobservilo sur mia kolo optimisme ektintis:

- Antaŭen, Gregorio, antaŭen!