You also want an ePaper? Increase the reach of your titles
YUMPU automatically turns print PDFs into web optimized ePapers that Google loves.
komprenite, knabo mia?

Nu, tion kompreni ne estis malfacile. Sinjoro Gergulo fiere ĉirkaŭrigardis, kiel rapide li instruis al mi sian

sciencon, kaj tiel li fidis min, ke en la dua semajno tute konfidis al mi la vendejon. Li mem iris al la

kamparo por ĉasi kornikobirdojn. [74] La gamboj de la kompatindulo tute rigidiĝis pro la nenifaro, ĉar

oni ne bezonis multe kuradi en nia vendejo, eĉ la musoj ne vizitadis ĝin.

- Ankaŭ vi ricevos vian parton el la kornikofritaĵo - li diris ĉe la pordo. - Kiom da libroj vi vendos, tiom

da kornikfemuroj mi donos al vi.

Ja li povus promesi eĉ femuron de fabela grifo, [75] mi ne ĝojus pli, ol mi ĝojis pro la restado kun tiom da

interesaj fabellibroj. Estis tie la Marvirino, Novaj vestoj de la reĝo, Neĝblankulino, Cindrulino kaj

similaj. Mi eĉ ne povis decidi, kiun libron mi elektu. Fine iun mi sursidis, alian surkubutumis, trian

palpadis kaj la plej dikan mi komencis legi. Ĝia titolo estis: Petro Ruza.

Apenaŭ mi konatiĝis ankoraŭ kun la sagaca [76] bravulo, malfermiĝis la pordo, kaj enpaŝis knabeto,

simila al mi.

- Ĉu mi povus aĉeti ĉi tie la libron Petro Ruza? - li demandis.

Mi ektimis tiel, ke la koro batadis en mia gorĝo.

- Mi ne havas ĝin - kaj mi kaŝis la libron sub la tablon.

La knabeto ĉirkaŭrigardis, kaj liajn okulojn frapis leono sur la kovrilo de iu alia libro.

- Do ankaŭ tiu alia libro konvenos al mi - li etendis sian manon.

La terura leono ne povis rigardi pli kolere, ol mi rigardis. Halt! - mi pensis -, mi fariĝis librovendisto ne

tial, ke ĉiun libron oni forportu de mi.

- Pripensu, knabo - venis al mi bona ideo -, pli valoraj estas la mielkukoj, ol la fabellibroj. Prefere vi

elektu ion ĉe la alia tablo.

La knabeto rigardis min senkomprene, do li bezonis mian helpon. Mi enmanigis al li la plej grandan

husaron el mielkuko, kaj elpuŝadis lin tra la pordo.

Sed la kamarado ne estis malsaĝa, ĉar kiam Petro Ruza ĝuste trompis la avaran bienulon, jam alia

knabeto ĝenis mian legadon.

- Mi volas aĉeti la libron Petro Ruza - li diris kun ironia rideto.

Mi jam ne multe klarigis la aferon, sed tuj mi subaĉetis lin per manpleno da mielaj aveloj.

Vane mi klopodis, la infanoj nur venis, venis kiel ŝafaro, kaj ili ĉiuj volis aĉeti la libron Ruza Petro. Fine

ili jam diris nenion, nur paŝis rekte al la tablo de mielkukoj.

Jam vesperiĝis, kiam mi finlegis la libron, kaj eksciis, ke Petro Ruza forlasis ĉi-mondon same, kiel ne

ruzaj Petroj, jam eĉ peceto da mielkuko ne restis sur la alia tablo. Sed kiam sinjoro Gergulo revenis

post la ĉasado, kiom da infanoj loĝis en la urbo, ili ĉiuj svarmis antaŭ la librovendejo. Li rapidis, ĉar jam

ĉe la urborando oni informis lin pri la novaĵo, ke en lia vendejo iu ajn ricevas senpage mielkukon, kiu

volas aĉeti la libron Petro Ruza.