Create successful ePaper yourself
Turn your PDF publications into a flip-book with our unique Google optimized e-Paper software.
surmetis ĉapelon deklive ĝis la brovoj, [108] tiel li gvidis la kompanion.

- Venu, knaboj, sekvu min!

Ni ĉiuj svarme akompanis lin, mi mem restis apud li, sed kiam ni turniĝis al la ovo-vendistoj, mi bridis

miajn piedojn. Knabeto Gaspo ja traboris sin inter ni, kaj kuraĝe svingis sian brakon por montri antaŭen

sub la akselo de la granda Cintulo.

- Jen, la maljuna Makso eĉ nun sidas sur mia ĉapelo.

- Ĉesu! - ekpuŝis lin averteme la granda Cintulo.

Sed kiam mi alrigardis, mi preskaŭ ŝtoniĝis pro la teruro.

La maljuna Makso ja ne estis alia, ol Kiŝmedo, la magia trezorĉasisto. Kvankam lia feljako estis

disŝirita, kvazaŭ atakita de agloj, en lia barbo estis pli da herberoj, ol haroj, sed liaj grandaj oreloj eĉ

tiam etendiĝis ambaŭflanke sub la felĉapo, kaj liaj ardaj okuloj eĉ tiam pikis, kiel lancoj.

- Nu, ne estas bona ideo provoki ĝuste lin - mi volis flustri al Cintulo, sed tiam mi rimarkis, ke mi

postrestis malantaŭ la kompanio, kaj Cintulo jam staras ĉe la unua ovo-vendistino.

- Kiom kostas ovo por ni, onjo?

- Por lernanto ĝi estas senpaga, filo mia - diris la onjo, kaj ni tuj ekaŭdis la maljunan Makson grumbli ĉe

la tria vendloko. Cintulo prenis ovon el la korbo, rompis ĝin sur la pinto de sia boto, kaj skuis la kapon

afekteme, serioze.

- Koran dankon, sed en ĝi ne troviĝas tio, kion mi serĉas.

Inter la ovo-vendistoj oĉjo Nabalo estis la dua, ankaŭ li donis ovon senpage, li eĉ proponis duan, kiam

Cintulo ne trovis tion, kion li serĉis.

- Provu ankaŭ alian, knabo - li ŝovis antaŭen la kapon scivoleme -, ĉu vi eble serĉas fantomon en ĝi?

Ĉar mi alte taksus ekvidi ion tian.

- Jes, ion similan, oĉjo - cedis la granda Cintulo -, sed ĝi nestas ne en tiaj ovoj; jen, tie mi vidas

kuriozajn specojn.

La ruzulo afektis, kvazaŭ tiumomente li rimarkus la ovojn de sovaĝanseroj, kaj levis unu el ili.

- Ĉu ĝi estas ovo de drako, oĉjo Makso?

- Kiel tio koncernas vin, lernulo? - alrigardis lin la maljunulo kolere.

- Mi ja pagos, kiom ĝi kostas? - li tintigis la monerojn, skuante ilin en la kunmetitaj manoj.

- Kiom da mono vi havas? - repaciĝis iomete Kiŝmedo.

- Mi havas du groŝojn.

- Donu ilin, forportu la ovon - ekridetis kontente la magiulo.

Cintulo transdonis la du groŝojn, la arĝentan moneron kaŝis en sia mano, kaj li frapis la ovon al la pinto