Create successful ePaper yourself
Turn your PDF publications into a flip-book with our unique Google optimized e-Paper software.
sed ŝi kudras por feinoj. Por tiuj, kiuj loĝas en forlasitaj birdnestoj, en arbustoj, sur arbofrondoj. Ĉar

infanoj ne povas esti tiel malgrandaj, ke ili surhavu la liliputajn vestojn.

En tiu nokto mi havis strangajn sonĝojn sub mia feljako, per kiu kovris min la teneraj manoj de la

kudristino, kudranta por feinoj. Mi vidis, ke elkreskas la flugiloj de Malvinjo, kaj ŝi flugas en kalikon de

granda lilio. Ankaŭ la kato Amiko vidis tion, kaj tiel longe ĝi rigardis malgaje sian mastrinon, ke ĝi

ekhavis barbon, kaj ĝi jam eĉ ne estis kato, sed la maljuna Kiŝmedo, la magia homo.

KIEL MI FARIĜIS ARISTOKRATO

La fenestro kun floroj, kiu apartenis al la ĉambro de Malvinjo, estis ĉe la orienta muro, do la oraj sagoj

de la leviĝanta suno baldaŭ dispelis la multkolorajn papiliojn de la sonĝo. La ĉambro de la mueldomo

ĉiam restis duonmalhela, pro tio mi neniam pli frue povis imagi, ke iu ajn ĉambro povas tiel brile pleniĝi

de lumo. Kvankam povas okazi, ke ekzistas ĉambroj, kiuj enhavas la sunon interne, kaj ĝi radias el ili al

la ekstera mondo.

La eta feino vigle paŝadis tien kaj reen. Iun seĝon ŝi tiris apud la kanapon - levi ja ne povis - blankan

porcelanan tason ŝi metis sur ĝin, enmetis dikan sukerkubon, poste el kruĉo verŝis ion nigran, el alia

kruĉo ion blankan. Mi sciis, ke tiu blanka estas lakto, sed ne sciis, ke tiu nigra estas kafo. Tiel eleganta

frandaĵo ne estis konata en la mueldomo. Eĉ en la fabeloj mi ne renkontis ankoraŭ kafumadon. Do ne

estas mirinde, ke mi pensis: ĝi povas esti lakto de nigra bovino. Sed kiam la feino miksis ĝin kun la

blanka lakto, ĝia odoro estis agrabla. Mi scivole rigardadis, kvankam ne estis konvinkita, ke la miksaĵo

apartenas al mi.

- Ĝi kompreneble apartenas al vi - zumridis [82] la feino - Sed antaŭ ol manĝi, vi devas laŭorde lavi vin.

Akvon kaj lavujon vi trovos en la kuirejo. Mi rapidos al la bakisto, vi povos vesti vin, ĝis mi revenos.

La sinlavado ja sukcesis sen problemo, tion mi faris laŭorde, la feino tamen malkontente svingadis la

kapon, kiam ŝi revenis.

- Ho - ŝi diris -, kial vi koleras pri la kombilo? Reordigu rapide tiun fojnostakon sur via kapo! Sed laŭ

aristokrata kutimo vi faru tion, ĉar sen tio al mi plaĉas nenio.

Mi ne tre sciis, kia estas aristokrata kutimo, tamen mi atakis miajn harojn per granda kombilo. Mi havis

densajn nigrajn harojn, kiel dratoj, do ju pli multe mi klopodis, des pli hirtaj ili fariĝis.

- Ne estas bone, knabeto mia - ŝi montris al mi speguleton. - Tio ne estas laŭ kutimo aristokrata. La

aristokratoj ne havas dornejon sur la kapo.

Ŝi komencis prilabori mian hararon per granda kombilo, per malgranda kombilo, per granda broso, per

malgranda broso sed vane. Se miaj haroj iuflanke jam estis en ordo, ĉe la alia flanko ili denove hirtiĝis.

- Vi havas tre obstinan hararon - ŝi diris malgaje -, sed atentu, mi provos fari al vi ion alian.

Ŝi malfermis la skatolon, alportitan hieraŭ vespere. Ĉiaspecaj koloraj rubandoj estis en ĝi, ŝi elektis el ili

la plej larĝan - kiu havis belan violkoloron - kaj ŝi faris el ĝi papiliforman maŝon sur mia kolo.

- Jen, aspekto aristokrata - ŝi rigardadis min plezure - ĝi konformas precipe al tiu bela feljako. Ankaŭ

mia kato Amiko surhavis tian ĉirkaŭkolon, kiam ĝi estis ankoraŭ katido.