Create successful ePaper yourself
Turn your PDF publications into a flip-book with our unique Google optimized e-Paper software.
de sia boto tiel, ke li samtempe enŝovis la valoraĵon tra la fendaĵo. Poste li tute disrompis la ovon, prenis

el ĝi la arĝentan moneron, afektis misteran aferon, kaj turnis sin al la knaboj, sed tiel, ke la okulojn de la

maljuna Makso frapu la arĝento.

- Trovite, knaboj, trovite!

- Montru, montru! - svarmis la infanoj, kiuj ankoraŭ ne tre komprenis la komedion.

Sed tiam ankaŭ la magiulo ŝovis la kapon antaŭen:

- Kio? Kion vi trovis, amiko lernulo? - li anhelis avide.

- Nenion interesan - enpoŝigis Cintulo la moneron. - Sed bonvolu diri, kiom kostus la tuta stoko da

ovoj, se mi aĉetus ĉiujn. Kiom da ovoj vi havas? Ĉu cent?

- Tiom mi havas, kiom mi posedas, sed eĉ unu el ili ne estas aĉetebla - baris la magiulo la ovojn per sia

propra korpo.

- Mi ofertas dek forintojn por unu - proponis Cintulo.

- Mi ja diris, ke ili ne estas aĉeteblaj - grumblis kolere la maljunulo.

- Dek du forintojn mi ofertas por unu.

Jes ja! Poste vi prenus el ili po dudek forintojn, ĉu ne? - ridis triumfe la magiulo. - Ne provu mistifiki, mi

vidis la aferon. Mi formanĝos tiun lernulon, kiu provas trompi la maljunan Kiŝmedon.

Li ĉirkaŭrigardis, per kio li povus trafi Cintulon, kaj ne trovis ion alian, nur la ĉapelon de knabeto

Gaspo, do ĝin li ĵetis al ni, kaj furioze bolis:

- Malaperu, aĉaj inkolekantoj, [109] ĉar se mi foje klakos, uragano forportos vian kompanion tiel, ke vi

ĉiuj ĝismorte nostalgios pri la antaŭtuko de via patrino!

Jen, por mi estis sufiĉe tiom da instigo, ĉar mi kuris jam freneze eĉ sen tio. Kiam la kamaradoj gaje

ridante revenis al la lernejo, mi jam delonge ripozis sur ŝtupo de la pordego.

- Nu, ni jam reiru al la vendoplaco tra la alia strato - komandis Cintulo.

- Mi ne iros - mi diris timeme. - Ankaŭ vi ne iru, knaboj. Ne moku la magian Kiŝmedon, ĉar li estas

terura homo.

Cintulo ridegis tiel, ke eĉ liaj larmoj ruliĝis, poste li levis min, kaj komencis kuri portante min.

- Venu, rigardu, kion faris intertempe tiu terura Kiŝmedo, kaj neniam timu, se vi vidas min.

Kiam ni atingis la vendoplacon, la magiulo disrompis ĝuste la lastan ovon. Li rompis ilin ĉiujn unu post la

alia, por preni el ili arĝentajn monerojn.

- Ne terura Kiŝmedo li estas, sed malsaĝa Kiŝmedo - ridis Cintulo, kaj ankaŭ mi ekdubis pri la potenco

de la maljunulo.

Sed la hundoj de la vendoplaco verŝajne havis alian opinion, ĉar ili eble eĉ nuntempe rememoras tiun