Create successful ePaper yourself
Turn your PDF publications into a flip-book with our unique Google optimized e-Paper software.
senrezulta, la danĝera gaso senĉese venas ie. Pro tio oni daŭre timas, ĉar sufiĉas ne pli ol fajrero, kaj la

tuta minejo eksplodos.

- Tiam ni flugos, kiel kristnaskaj anĝeloj, sed iom pli brue - li diris kun sulkigita frunto. - Do forportu vin,

knabo, infano nun ne rajtas vagadi ĉi tie.

Mi diris al li, kial mi venis. Mi ja volonte rapidus for, se mi scius, kiel atingi la eksminejon.

- Ho, knabeto, dikan trunkon vi hakadas [139] - li rigardis min severe - Kian aferon vi havas ĉe la

eksminejo?

- Mi deziras porti donacon al Petro Karloroberto - mi diris en embaraso.

La nebula mieno de avo Petro tuj sereniĝis:

- Ĉu al Lampaŝulo? Nu, tiel estas en ordo. Dio helpu vin. Do, ĉu vi vidas tiun piedvojeton? [140]

- Mi vidas nenion krom la dika neĝo.

- Sed tiujn nudajn poploarbojn [141] vi vidas, ĉu ne?

La poplojn mi ja vidis. Ili montris al la ĉielo, kiel grandaj fingroj.

- Do iru laŭ la poploj ĝis la arbaro. Tie vi flankiĝu dekstren, ĝis la malnova kalkforno. [142] Tie jam estas

videbla la nigra ŝtonkruco, post ĝi troviĝas la malnovaj minejfosaĵoj. Ĉe ili vi kriu laŭte, kaj nepre

elvenos la maljuna urso aŭ la juna ursido. [143]

- Kio pri la ... grifoj? [144] - mi demandis kun premita koro.

- Kiaj grifoj? - rondigis la okulojn avo Petro.

- La grifoj, kiuj gardas la maljunan Kiŝmedon. Ili havas okulojn tiel grandajn, kiel subtaso, [145] kaj tiun,

kiu proksimiĝas, semajnon pli frue ili rimarkas, ol li alvenus.

La aĝa ministo ridis tiel laŭte, ke li apenaŭ povis respondi:

- Ho, kiel naiva vi estas, knabeto! Kion vi pensas, kiel povus restadi grifoj tie, kie la mastro estas

Kiŝmedo? Li tuj formanĝus ilin, eĉ se ili estus tiom grandaj, kiel preĝejturo. Nek plumeto nek osteto

restus. Eĉ pasero ne kuraĝas flugi tiudirekte, ĉar ĝi scias, ke tie ĝi fariĝus nutraĵo.

Mi liberiĝis de la timo pro la bonhumoro de avo Petro. Se grifoj ne troviĝas tie, mi fakte ne havas

kaŭzon timi. Sed kiam mi adiaŭis al la maljunulo, li alkriis min:

- Atendu, knabeto! Ŝajnas oportune meti pecon da pano en la poŝon de via feljako.

- Mi povas enmeti ĝin, avo Petro - mi diris obeeme.

La tono de la maljunulo fariĝis flustra:

- Ĉar sciu, en tiaj eksminejoj ofte vagadas la koboldo de minejo, kaj estas konsilinde havi amikan

rilaton kun li. Ĉu vi jam aŭdis pri la koboldo de minejo?