Create successful ePaper yourself
Turn your PDF publications into a flip-book with our unique Google optimized e-Paper software.
mia kapo estus seka papavofrukto [150] blovata de vento. Tamen mi jam sukcesis fari kelkajn paŝojn al

la ruĝe brila roko, kiam iu subite ekparolis malantaŭ mia dorso.

- Gloron al Dio en la ĉielo!

Kvazaŭ voĉo de giganto muĝus sub la tero. Ĝi resonis centoble kaj la krio plenigis la tutan kavernon.

- Gloron al Dio en la ĉielo!

Mi senmoviĝis kiel ŝtonsanktulo, sed mi tute ne timis. Avo Petro klarigis al mi, ke la nokton de

kristnasko ekparolas la ŝtonoj. Mi ne havis kaŭzon por timi, ĉar mi ne havis malbonan intencon. La

parolantajn rokojn mi volis informi, ke ili same ne timu min. Do laŭte, kiel mi nur povis, mi ekkriis:

- Pacon al la bonuloj sur la tero!

Ne malmultajn noktomezajn diservojn mi jam partoprenis, do mi bone sciis, ke je la gloro de Dio la

ĝusta respondo estas paco por la homoj.

Sed mi ne pensis pri tio, ke homoj devas silenti, se la rokoj parolas. Tuj kiam mi elbuŝigis la unuan

voĉon, la lumo ĉesis ĉirkaŭ mi tiel subite, kiel la flamo de blovestingita kandelo.

En nigra mallumo mi blindiris [151] reen ĝis la loko, kie tra la truo enradiis la luno. Ĝi estis ankoraŭ

videbla, sed vane mi ĵetadis al ĝi rigardon. Ĝi ne povis doni ion pli taŭgan helpilon, ol siajn radiojn, sed

grimpi sur radioj povas nur anĝeloj.

Kion fari jam? Certe nenion krom sidiĝi sur ŝtono, la kubutojn apogi sur la genuoj, subteni la kapon,

pensi pri mia patrino kaj feino, [152] kaj plori, ploradi tiel dolore, ke eĉ la rokoj moviĝu pro tio.

La rokoj ne moviĝis, sed la luno ekiris. Kiam mi denove rigardis supren, ĝi jam pasis tiom antaŭen, ke

nur arko restis videbla el ĝi. Sed ĝi brilis tiel optimisme, kiel ora okulo:

- Venu, Gregorio, sekvu min!

Do mi ekiris al tiu direkto, kie pli frue brilis la parolantaj rokoj. Nun ili jam nek lumis, nek parolis.

Malmolajn, malvarmajn ŝtonojn mi renkontis, kelkaj eĉ krude batis min, kiam mi puŝiĝis al ili. Sed mi

nur blindiris plu, ĝis mi atingis ebenan ŝtonmuron. Laŭ mia palpado ĝi estis tiel glata, kiel tabulo.

Tie mi sidiĝis por iom ripozi kaj aranĝi miajn pensojn. Kiam avo Petro gvidis min en la nova minejo,

ankaŭ tie mi vidis koridoron kun tiel glata muro. Evidente mi trafis ĉi tie koridoron de la eksminejo. Ĝi

nepre havas elirejon ie. Do ankaŭ mi povas liberiĝi el sub la tero.

Mi ekiris antaŭen laŭ la muro, kaj paŝadis plu, ĝis fine malvarmeta aerblovo tuŝis min el iu direkto. De

kie mi venis, tie estis varme tiagrade, ke mi ŝvitis pro tio - la freŝa aerblovo do povas veni nur el la supra

mondo!

Se mi tiam ne timus, mi krius pro la ĝojo, sed mi jam sciis, ke en tiu medio oni prefere silentu. Tial mi

kuraĝis nur tiom, ke en mia koro mi ridetis al mia patrino kaj feino, kaj turnis min al la direkto de la

malvarmeta blovo.

Mi alvenis lokon, kie la koridoro estis mallarĝa tiel, ke miaj etenditaj brakoj atingis ambaŭ flankmurojn.

La vojo kondukis supren, sur ruliĝemaj ŝtoneroj, kiuj denove kaj denove reglitis sub miaj piedoj, dume

la blovo fariĝis pli kaj pli forta. Post loko, kie la koridoro ŝanĝis direkton, mi jam ekaŭdis eĉ la bruon de