You also want an ePaper? Increase the reach of your titles
YUMPU automatically turns print PDFs into web optimized ePapers that Google loves.
Sed mi renkontis pli gravan problemon: kiam mi atingis la malnovan kalkfornon, la pejzaĝon jam kovris

tiel densa nebulo, ke ĉio malaperis en ĝi. Nek la ĉielo, nek la tero, nek la arboj estis videblaj. Kvankam

la vento ĉesis, sed la situacio jam estis des pli timinda. Fariĝis silento tiom surda, ke mi aŭdis la batadon

de mia koro. Tiam unuafoje min teruris la penso: kio okazos, se la kristnaska nokto trovos min ĉi tie, en

la senhoma sovaĝejo.

Kaj la nokto jam certe proksimiĝis. Verŝajne tial malaperis la lumo sur la tero, ĉar ĝi flugis al la ĉielo por

brili ĉe la enirejo de la paradizo. Mi pensis, ke tie paroj da anĝeloj staras en vico, ili sin preparas por

viziti la teron, ĉiu anĝelo prenas manplenon da lumo, kaj per ĝi ili prilumos la koron de la homoj.

En iu fabelo mi legis ion tian, kaj tio nepre estas vero. Sed tiu fabelo asertis ankaŭ tion, ke dum la nokto

de kristnasko eĉ la ŝtonoj ekparolas. Do kial ili ne parolas? Male, eĉ la vento eksilentis. Kiu montros al

mi la nigran ŝtonkrucon, kie mia krio jam atingus la loĝantojn de la eksminejaj kavernoj?

Permane palpante mi ĉirkaŭiris la kadukan kalkfornon. Foje mi trovis sur ĝi murbreton, tie mi grimpis ĝis

la supro, eble tie mi vidos pli bone.

Sed eĉ tie mi vidis nenion. La maro de nebulo estis senmova ĉirkaŭ mi, sed tiam mi ekaŭdis brueton.

Kvazaŭ oni hakadus en la proksimo, sed ne pli laŭte, ol mia koro batadis.

- Klak', klak', klak' - mi aŭdis pli kaj pli klare. Subite inundis min la ŝvito, kvankam estis tiel malvarme,

ke la gutoj glaciiĝis antaŭ ol ili povus ruliĝi sur mia vizaĝo.

Mi permane kroĉis min al la rando de la forno, kaj ekkriis. Tiun vorton mi kriis, kiu venis al miaj lipoj el

la fundo de mia koro: - Panjo mia! Panjo mia!

Ŝajnis al mi, ke mia voĉo ŝvebas en la nebulo, kiel lumradio. Baldaŭ venis respondo:

- Kiu, kiu, kiu? - estis aŭdebla el la direkto, kie pli frue mi aŭdis ankaŭ la klakadon.

Mi regrimpis al la tero, kaj ekiris al la voĉo. Post kelkaj paŝoj mi renkontis arbon, kaj denove mi aŭdis

la hakadon, sed jam el alia direkto. Mia voĉo estis plorema, kiam mi denove kriis:

- Panjo mia!

Tiam pli malproksime sonis:

- Kiu, kiu?

Mi diris, kiu mi estas, sed la voĉo ne diris sian nomon. Anstataŭ respondi jam eĉ du voĉoj demandis

"kiu, kiu?" el du diversaj direktoj.

Mi jam estis raŭka pro la kriado, kaj ŝanceliĝis pro la kurado, kiam mi subite ekaŭdis super mia kapo

"kiu, kiu?". Mi rigardis supren, mi ja vidis nenion, sed mi aŭdis bruon de flugiloj.

Ĉu eble la kristnaskaj anĝeloj erarvagadas ĉi tie? Eventuale tiu, kiu serĉis min hejme, sed - ĉar tie mi ne

troviĝis - venis al la eksminejo.

Mi etendis miajn manojn: ili tuŝis dikan arbotrunkon. Denove komenciĝis la hakado, ĝuste sur tiu arbo.

Mi ne nur aŭdis per la oreloj, sed mi ankaŭ sentis per la manoj, ke iu hakadas la arbon. Kvankam la

koncernulo kvazaŭ estus infano, kaj hakadus per ludhakilo.