You also want an ePaper? Increase the reach of your titles
YUMPU automatically turns print PDFs into web optimized ePapers that Google loves.
ĉar mi fakte apenaŭ povis jam spiri.

Jes ja! Sed la feljako ne lasis min. Ju pli mi baraktis, des pli ĝi alkroĉiĝis, algluiĝis, kvazaŭ ĝi estus mia

propra haŭto.

- Jen, ni helpos - diris la knaboj, kaj pluraj el ili prenis mian feljakon. Sur ili gutis la ŝvito, sur mi ĝi fluis.

Kiam mi turnis min luktante, mi vidis, ke mia patrino jam surdorsigis la sakon, ŝi eĉ ekiris kun ĝi, sed la

kompatindulino ŝanceliĝis kaj ŝajnis tuj fali. Pro tio mi vekriis:

- Patrino kara! - kaj mi puŝis la knabojn flanken, mi kuregis rekte al la landvojo sen observi trapasejon.

La aliaj ja sekvis min.

Fine ili atingis min, sed tiam mi genuis jam antaŭ mia patrino, kaj kun larmaj okuloj mi petegis, ke ŝi

permesu al mi porti la argilon hejmen.

- Kian ideon vi havas, naivulo mia? - ŝi diris kun rideto, sed ankaŭ ŝiaj okuloj pleniĝis per larmoj.

Cetere vi malpurigus vian valoran, belegan feljaketon.

Kaj ŝi karesis la feljaketon, kiu jam tute ne premis min. Ĝi mole, agrable flirtis sur mi, jen, ĝiaj

diverskoloraj floroj ŝajnis ekvivi. Mi deziris, ke la knaboj rimarku tiun ŝanĝiĝon, sed ili kun elkora

fervoro interesiĝis jam nur pri la sako. Ĉiu volis porti la ŝarĝon, eĉ tiu estis feliĉa, kiu almenaŭ sukcesis

tuŝi ĝin. Fine la granda Cintulo surdorsigis ĝian supron, du aliaj knaboj levis la fundan parton, la ceteraj

infanoj helpis ambaŭflanke. Por mi restis nenia laboro, mi brakumis mian patrinon, kiu ne povis fini la

dankajn vortojn: kiel bonan filon ŝi havas.

Jes ja! La vizaĝo de la "bona filo" arde flamis pro la honto. Nur tial mi ne konfesis al mia patrino, ke mi

estas la plej sentaŭga knabeto de la mondo, ĉar mi ne volis renversi ŝian ĝojon. Ŝi, la kompatindulino,

sentis apenaŭ imageblan feliĉon, kiam aro da infanoj gaje bruante plenigis la mueldomon, kies muroj eĉ

dum cent jaroj ne aŭdis tiom da babilado, ridado. Ladislao Taran tuj volis komenci eĉ la riparadon, kaj

se fine la vespero ne interrompus nian agadon, eble ĝis nun ni kirladus la ŝmir-argilon en la korto.

Bela, lunplena nokto finis tiun tagon. La fenestron Malvinjo lasis malfermita, kaj mi malfacile povis

endormiĝi pro la arĝentaj radioj. Miaj okuloj ade fermiĝis kaj malfermiĝis, kaj ĉe iu malfermo mi

rimarkis, ke la feljaketo etendas al mi siajn du manikojn.

Jen, la feino - mi pensis duondormante, kaj mi tute ne ektimis.

La du manikoj plu proksimiĝis, kiam ili atingis mian vizaĝon, eĉ manoj elŝoviĝis tra ili, manoj

maldelikataj, fortaj, tamen mole tuŝantaj. Kiam ili tenere karesis mian vizaĝon, mi sentis, ke iu fingro

surhavas fingroĉapon.

- Patro mia! - mi diris kun ekbatanta koro, kaj mi feliĉe klinis la kapon en la du manojn, tiel mi dormis la

tutan nokton.

Matene, kiam el miaj okuloj mi forpelis la papiliojn de la sonĝo, la feljaketo troviĝis en sia ordinara

loko, ĝiaj manikoj pendis sen brakoj, kiel la manikoj de iu ajn jako, sed ĝiaj broditaj floroj ĉe la rando

ŝajne flamis, kvazaŭ iliaj fadenoj estus forlasintaj la kudrilon en la ĵus pasinta momento.

Mi eksentis, ke nevidebla okulparo gardas min dum ĉiu mia paŝo, kaj tiuj okuloj ridetas al mi nur tiam,

kiam mia konduto ne lasas kaŭzon al la feljaketo por premi min.