You also want an ePaper? Increase the reach of your titles
YUMPU automatically turns print PDFs into web optimized ePapers that Google loves.
sian promenbastonon, kiu havis kapon leonforman:

- Haltu knabo, longa tempo pasos ankoraŭ ĝis ellitiĝo! Nur se vi tute resaniĝos, infano mia. Nun restu

en la lito, kiel Lampaŝulo. Poste vi povos iri al la lernejo kune, por ke la prenfantomo neniun forportu.

Ĉar vi ofte menciis ankaŭ ĝin dum tri monatoj.

Je tiuj vortoj jam estis mi, kiu ekmiris. Mi neniel kredis, ke mi kun Lampaŝulo kuŝas en tiu blanka

ĉambro jam ekde tri monatoj. Kaj tiu blanka ĉambro estas en la hospitalo.

- Kiel ni venis ĉi tien?

- Ja ne perpiede, filo mia. Helpemaj ministoj alportis vin surbrake. La duan tagon de kristnasko ili

elfosis vin ambaŭ inter la ruinoj de la eksminejo.

Mi malfermadis la buŝon, kiel fiŝo sur la hoko.

- Kio do okazis en la eksminejo, oĉjo kuracisto?

- Vi nepre pli bone scias tion, ĉar vi ĉeestis - ridis kuracisto Titulo. - Dank' al Dio ni ne estis tie. Ekde

kiam vi kuŝas ĉi tie, vi ĉiufoje parolis pri la eksminejo dum premsonĝo, [157] sed ni eksciis nenion el la

konfuzaj paroloj. Ĉu vi jam povus rakonti klare, kian aferon vi havis en tiu sovaĝa loko dum la nokto de

kristnasko?

Mi raportis pri ĉio, kion mi sciis. Kiam temis pri tio, kiel ekparolis la lumantaj ŝtonoj sub la tero, mia

patrino kaj feino tre miris, sed la kuracisto nur ridetis.

- Vi estis jam malsana eĉ tiam, kiam vi forlasis vian hejmon. Tiujn strangajn aferojn vi vidis, aŭdis en

premsonĝo. Kredu, se mi ĉeestus, kiel vi, antaŭ mi neniam ekparolus la rokoj.

Mi kaj mia patrino okulsignis unu al la alia: ni ambaŭ sciis, ke en la mondo vivas ne nur homoj. Sed mi

ne volis kontraŭdiri al tiel saĝa homo, kia estis kuracisto Titulo. Mi daŭrigis la historion, kaj kiam mi

finis, la kuracisto penseme balancis la kapon.

- Do, mi jam komprenas la aferon. Kiam via magiulo bruligis la meĉlampon, la mineja gaso eksplodis,

kaj la detonacio detruis la tutan eksminejon. Okazis konsiderinda eksplodo, la tuta urbo tremis. Feliĉe,

ke tio okazis la nokton de kristnasko, kiam neniu estis en la ĉirkaŭaĵo. Vi ambaŭ eskapis [158] tiel, ke la

eksplodo ĵetis vin al la ekstera neĝo, kaj surŝutis vin per ruinoj. Kvankam vi ambaŭ vundiĝis, eĉ via

kranio fendiĝis iom, sed tio ne gravas, vundo de hundo resaniĝas facile [159] . Venas en mian kapon: kiel

nomiĝas tiu brava hundo?

- Portulo - diris mia patrino tiel amplene, kvazaŭ ŝi ĝuste karesus sian plej ŝatatan kokinon

- Do, Portulon oni devus orumi. Sciu, ke estis ĝi, kiu malkovris, kie vi troviĝas. La tuta loĝantaro

svarmis ĉe la eksminejo. Sed kiu pensus, ke vi estas sub la ruboj? Nur Portulo sentis, ke iuj estas tie. Ĝi

bojis, hojlis sur la ruinoj, fine oni komprenis, ke fosado estas necesa. Vi estis tie triope.

- Ĉu triope? - mi ĉikaŭrigardis - Kie do estas la tria?

- Jen, ĉi tie - ridis la kuracisto, kaj prenis de malantaŭ la pordo la ĉielobservilon. - Estas mirinde, ke eĉ

unu ĝia ŝraŭbo ne difektiĝis.

La vitrookulo de la ĉielobservilo gaje, afable brilis, sed mi ne ĝojis pro tio. Mi pensis, ke la tria estis