Create successful ePaper yourself
Turn your PDF publications into a flip-book with our unique Google optimized e-Paper software.
[150] (REIRI) PAPAVO: maldika planto kun dika frukto sed malpeza post maturiĝo, kiun vento facile

svingas

[151] (REIRI) BLINDIRI: iri palpante per etenditaj manoj, kiel kutime en mallumo

[152] (REIRI) Temas pri Malvinjo.

[153] (REIRI) FOJNO: detranĉitaj sekaj herboj

[154] (REIRI) OKAZINTUS: estus okazinta

[155] (REIRI) GLANO: frukto de kverko (arbo), nutraĵo por bestoj. En grava mizero oni povas mueli ĝin

por gajni farunon, sed tre malbonan

[156] (REIRI) "fortulo de cirko": akrobato, kies programero bezonas eksterordinaran korpan forton

[157] (REIRI) PREMSONĜO: malagrabla, timinda sonĝo aperanta precipe en grave malsana, febra stato

[158] (REIRI) ESKAPI: elturniĝi el grava danĝero, transvivi mortan danĝeron

[159] (REIRI) "vundo de hundo resaniĝas facile": ŝerca diraĵo por konsoli vunditan infanon

[160] (REIRI) ESKAPO: elturniĝo el grava danĝero, transvivo de morta danĝero

[161] (REIRI) "manstari per ununura mano": esti en renversa pozicio tiel, ke ununura mano subtenas la

tutan korpon, dum la piedoj estas supre, kaj tiel trovi ekvilibron