26.08.2013 Views

La trezorĉasa feljaketo - Eventoj

La trezorĉasa feljaketo - Eventoj

La trezorĉasa feljaketo - Eventoj

SHOW MORE
SHOW LESS

You also want an ePaper? Increase the reach of your titles

YUMPU automatically turns print PDFs into web optimized ePapers that Google loves.

- Kion vi ne scias?

- Mi ne scias ..., kion faras la aristokratoj en tia situacio?

- En kia situacio?

- Kiam talpo gratadas en la poŝo.

La feino mallaŭte ve-kriis, kaj notis, ke ŝi ankoraŭ ne aŭdis pri aristokrato, kiu havas talpon en la poŝo

de sia feljako. Ŝi ordonis al mi porti la besteton al la ĝardeno, kaj kovri ĝin per renversita sitelo, ĉar pri

la kaptito ni okupiĝos iam poste.

Mi tuj obeis, kaj ĉe la angulo de la ĝardeno mi faris por la talpo neston el herboj tian, ke li ne havis pli

komfortan eĉ dum sia princa periodo. Vespere mi nepre ridigos lin, mi klarigos al li, kial la hundo ne

surhavas botojn.

Portempe mi havis alian taskon, ĉar mi devis gvidi la feinon al la mueldomo. Mia kompatinda patrino,

kiu ĝis tiam ne sciis, ke mia librokomerca kariero finiĝis, kisis ŝiajn manojn, ke ŝi tiel protektis min. Des

pli, kiam evidentiĝis, ke Malvinjo deziras subteni, ke mi vizitadu lernejon. Patrino mia estis konvinkita,

ke la maljunulineto tamen estas ia feino. Revenante ni preterpasis la kabanon de la maljuna cigano

Barono. Du ciganidoj volis kuri al ni por peti krejceron, sed la patro ordonis al ili halti.

- Tuj surmetu botojn antaŭ ol saluti tiun elegantan sinjorinon! - Li deĵetis siajn proprajn piedvestojn, unu

el la botoj surmetis la unua ciganido, la alian la dua, kaj ili man' en mano saltadis por almozpeti de ni.

"Nu, tion mi rakontos al la terkastela princo" - mi pensis.

Kiam ni alvenis hejmen, mi levis la sitelon, kaj jen, tie troviĝis jam nur truo en la grundo. La reganto de

subteraj trezoroj forlasis nin sen adiaŭ.

La feino, ŝajne surprizita, nur ridetis pri mia malĝojo.

GAB-RI-EL-O, GAB-RI-EL-O...

Se mi rerigardas al la nebula pasinto de mia bazlerneja periodo, tamen klare mi vidas min mem, kiam mi

unuafoje trapasis la sojlon de la lernejo.

Mi ekdeziris forkuri, sed Malvinjo forte tenis mian manon. Mi tre timis, ke ankaŭ al sinjoro instruisto ne

plaĉos mia kapo, kiel tio okazis ĉe la ĉapelisto Keŝe. Nokte mi eĉ ĉirkaŭligis ĝin per tuko, eble ĝi

fariĝos malpli granda, sed mia klopodo restis sen ia rezulto. Feliĉe ne mia kapo vekis la atenton de

sinjoro instruisto, sed mia feljako. Lia unua demando estis:

- Jen, granda feljako, kien vi portas tiun knabeton?

Mi sentis, ke la infanoj ĉiuj rigardas mian feljakon, kaj tio embarasis min tiel, ke mi povis eldiri eĉ ne unu

vorton. Mi nur rigardadis la grandan nigran tabulon, kiu ŝajne paŝis antaŭen, [88] kvazaŭ ĝi volus rigardi

la feljakon kun la sama interesiĝo.

Sed oni havas feinon en bazlerneja aĝo ĝuste por tio, ke ŝi helpu en malfacilaj situacioj. Verdire mi ne

komprenis, kion priparolas Malvinjo tiel longe kun sinjoro instruisto - ŝiaj ĉarmaj zumridoj ofte

Hooray! Your file is uploaded and ready to be published.

Saved successfully!

Ooh no, something went wrong!