You also want an ePaper? Increase the reach of your titles
YUMPU automatically turns print PDFs into web optimized ePapers that Google loves.
praajn trezorojn, pri kiuj Kiŝmedo havas informojn.

Tiuj trezoroj ja ne savus min de la lernejo, sed savis min mia patrino. Ŝi tiris min al la sino, kaj karesis

mian hirtan hararon:

- En tia vintro mi ne permesos, ke li forlasu la domon. Kompatinda kolombeto mia, mi ne povus resti

trankvila, se lin trafus tiu kruda vetero. Kiel mi povus permesi, ke li pene paŝadu en frosto kaj

neĝblovo? Li povus perdiĝi en neĝo, glitfali sur glacio, buboj lin pelus, hundoj lin mordus. La sciencon

de la ĉapelisto Keŝe li povas lerni ankaŭ somere. Sed eĉ mi mem scias tiom, kiom tiu maljuna ĉarlatano.

Fidu, infano mia, mi mem instruos vin legi kaj skribi tiel, ke vi ne forgesos tion eĉ dum via episkopa

kariero.

- Nu, tio estos kontrolita! - ekridis mia patro. Eĉ mi mem dubis, kiel mia patrino povus fari scienculon el

mi. Tamen ŝi faris. Ŝi elpensis lertan metodon, tian, kian povas nur patrina koro.

Kiom ajn ni hejtis la rondan fornon, la fenestro de la ĉambro dum la tuta vintro estis glacikovrita. Tiu

glacikovrita fenestro estis la tabulo, kaj la fingroĉapo [41] de mia patrino estis la kreto. Ĉu ekzistos iam

en la mondo diamanta skribilo pli valora, ol fingro de mia patrino, bruniĝinta pro laboro, ruĝiĝinta pro

akvo, malglata pro frostaj ventoj, kiu post bakado, kuirado, lavado, purigado tiom diligente klakadis sur

la frosta vitro de la fenestro? Ĉu vivos iam ankoraŭ kaligrafisto, kiu povus konkuri kun tiuj glitaj,

zigzagaj, strangaj hieroglifoj, kiuj similis al spuroj de glitludantaj feinoj?

Multe ni ploris, kaj multe ridis en tiu vintro. Inter la literoj troviĝis malicaj, malamikaj, kiuj ne obeis eĉ al

mia instruistino, kaj troviĝis literoj afablaj, bonintencaj, kiujn eĉ miaj mallertaj fingroj facile formis.

Neniam mi pardonos al litero go la larmojn, kiuj faladis pro ĝi el la plej amindaj okuloj de la mondo, sed

pri litero o mi ĉiam rememoros, kiel pri buŝo, el kiu venas beno. Ĝin mi plej ŝatis, ĉar ĝi estis facile

skribebla. Mi povis ĝin skribi per buŝo, mi nur devis spiri al la vitro deproksime. Kvankam foje mia

nazo frostogluiĝiŝ al la fenestro, sed mia patro konsolis min, ke sufiĉos al mi la restaĵo, eĉ se ĝia duono

perdiĝos.

Tiuvintre el la mondo mi vidis nur tiom, kiom vidiĝis tra la gravuritaj literoj. Frostomortintajn birdojn sur

la neĝo; la gefilojn de cigano Barono, ke ili serĉadas hejtaĵon; aŭ timeman leporon. Foje eĉ la maljunan

Kiŝmedon mi vidis en la malproksimo tra la horizontala streko de litero H.

Tiuvespere mi skribis sur la glacitavolo la sekvan vorton:

TЯEZOЯO

Mia patro ekstaris malantaŭ mi kun la meĉlampo, por ke li pli bone vidu, kion mi laboras. La lumbildo

de la literoj, kiel grandegaj figuroj, rebrilis sur la ekstera neĝo, kaj pro la trema flamo de meĉlampo ili

ŝajnis magiaj hieroglifoj.

- Fileto, la literon ro vi skribis, kiel spegulbildon - ridis patro -, rigardu, tiel oni devas skribi ĝin.

Kaj li per ungo gravuris ĝustan literon sur la glacio de la fenestro. Sed mi suspekteme svingadis la

kapon, montrante, ke li ne sukcesos trompi min. Mi scias, ke la vera formo estas tiu, kiun mia patrino

instruis al mi.

Se mi skribas rapide, eĉ nuntempe okazas al mi, ke mi erare skribas la literon ro, kiel ofte videblas sur

la reklamtabuloj de vilaĝaj majstroj. Kiam mi rimarkas mian eraron, miaj okuloj pleniĝas de larmo, kaj

image mi kisas la sulkoplenan manon, kiu unuafoje montris al mi la ĝustan formon de tiu litero.