Create successful ePaper yourself
Turn your PDF publications into a flip-book with our unique Google optimized e-Paper software.
Aŭdinte sian nomon Amiko levis sin ĉe la forno, kaj per unu salto aperis sur la tablo, kie ĝi komencis

miaŭi por esprimi, ke ĝi deziras vidi sian matenmanĝon.

Mi ne estus tiam surprizita, se la bonkora feino komencus kaptadi musojn por Amiko, sed la kato

degnis [83] akcepti teleron da lakto. Ankaŭ mia taso surtabliĝis kun freŝa kornbulko, kaj la feino lasis min

por la plezuroj de manĝado. Ŝi mem sidiĝis en granda fotelo, surmetis la "feran ungon", kaj prenis

duonpretan flamoruĝan vesteton por kudri ĝin. Nur tiam ŝi ekparolis denove, kiam kaj mi kaj Amiko

konsumis ĉion ĝis la lasta guto.

- Ĉu vi povus alporti por mi akvon el la kuirejo per tiu blua kaliko?

La blua kaliko staris sur la komodo inter diversaj bagatelaj artobjektoj. Mi kuris al la kuirejo, plenigis

ĝin el la granda emajlita kruĉo, kaj mi portis ĝin fervore al la feino. La kaliko estis plena ĝis la rando - mi

pensis, ke ŝi ĝojos pro tio. En la kvartalo de malriĉuloj oni plenigas tute la glason por la plej amata

persono.

Sed anstataŭ laŭdi la feino kritikis min:

- Ho, knabeto Gregorio, laŭ aristokrata etiketo oni faras ne tiel! Vi devus alporti ĝin sur telero!

Mi ruĝiĝis pro la honto ĝis la oreloĵ, kvankam mi ne komprenis la aferon. Strangaj homoj povas esti la

aristokratoj, se ili trinkas el telero. Ni, en la mueldomo, labortage trinkis el kruĉo, dimanĉe el glaso. Se

mi hejme trinkus el telero, mia patrino nomus min porkido.

Nu, egale, se la aristokratoj kutimas fari tiel, do mi imitu ilin. Mi prenis de sur la breto rozofiguran

teleron, kaj la akvon verŝis en ĝin. Jes ja, sed kion fari al la kaliko? Neniam en mia vivo mi renkontis tiel

malfacilan demandon. Mi ekĝojis, kiam fine mi tamen eltrovis, kion fari. Mi faris tion, ke mi metis la

teleron sur la kalikon, la piedon de la kaliko tenis ambaŭmane, kaj tiel mi aperis antaŭ la feino. Ŝi vidu,

ke mi konas la etiketon, se necese.

Longa ridado trafis min. Malvinjo apenaŭ sukcesis fini ĝin kaj ekparoli.

- Gregorio, kara mia, vi estas la plej amuza knabeto en la tuta mondo. Se mi estus feino, mi akceptus

vin kiel adepton. Ĉu vi dezirus lerni ĉe mi?

- Jes - mi levadis la ŝultron honteme.

- Nu, knabeto Gregorio, do la kontrakto estas valida, ĉar mi ĵus akceptis vin. Vi fariĝis mia adepto, via

salajro estos ses tagoj ĉiusemajne, kaj la dimanĉon vi ricevos por premio. Nun prenu la akvumilon, iru

al la ĝardeno, kaj trinkigu la violojn.

Jen, tio estis tasko tute konvena por mi. Mi volis prezenti miajn kapablojn.

Mi iris antaŭ la domon, kaj ĉirkaŭrigardis en la korto. Ne granda ŝtupetaro kuŝis ĉe la muro. Ĝin mi

apogis al la tegmento por eltiri fragmiton [84] el ĝi.

- Por kio vi bezonas ĝin? - ridis la feino klakante per la fera ungo sur la fenestrovitro.

- Mi ... faros el ĝi tubon.

- Kion plu?