You also want an ePaper? Increase the reach of your titles
YUMPU automatically turns print PDFs into web optimized ePapers that Google loves.
GAB-RI-EL-O, GAB-RI-EL-O...

HUNDETO

EĈ VASTA FELJAKO POVAS ĈIRKAŬPREMI

ARĜENTA UNGO

LA MAGIA MALJUNULO DENOVE APERAS

KOMPATINDA LAMPAŜULO

AVO PETRO

LA ĈIELOBSERVILO

LA PRENFANTOMO ŜTELAS MIN

EKPAROLAS LA ŜTONOJ

FESTENO EN LA MUELDOMO

GLOSOJ

ANTAŬVORTO DE LA TRADUKINTO

Kiel tradukisto mi senĉese luktas kun du malaj pretendoj: La legantoj bezonas facile kompreneblan,

klaran tekston, samtempe ili volas ĝui la nuancojn kaj artan stilon de la originalo. Konsidere, ke

Esperanto apenaŭ havas arkaikajn regionajn, familiecajn, slangajn dialektojn/vortojn, kvankam ĝuste ili

estas gravaj stilaj rimedoj en ĉi tiu verko, do mi ne klopodis tute precize peri la specialajn nociojn,

esprimojn, tamen mi zorgis, ke la ĝenerala impreso pri la etoso de la romano, kiel eble, estu simila al la

originalo.

Aliflanke La trezorĉasa feljaketo el literatura vidpunkto estas pli altnivela tasko kaj solvo, ol mia unua

ampleksa traduko "La aventuroj de Andreo Jelky", en kiu aventuroj estis pli gravaj ol literaturo.

La parte reala parte fantazia historio okazis fine de la 19-a jarcento, en la infanaĝo de la verkisto. (Li

vivis de 1879 ĝis 1934.)

La jena versio (HTML) estas precipe taŭga por legi ĝin sur ekrano. Estas grave, ke premante la klavon

"Ctrl", kaj samtempe la klavon "+" ĉe la numera klavaro, oni povas grandigi la literojn. Se la kara

leganto sufiĉe grandigas la literojn, la teksto estas legebla tre komforte el distanco 60-80 cm, eĉ unu

metro aŭ pli. Per la radeto de la muso oni povas ruli la fenestron. Malgrandigi la literojn eblas per "Ctrl",

kaj samtempe "-" ĉe la numera klavaro.

Numero inter rektaj krampoj " [234] " signifas klarigon. Se la montrilo de la muso estas super la numero,

la klarigo estas legebla en aperanta flava kadro. Se oni klakas sur ĝin, en la fenestro aperas la sama

klarigo de la finaj glosoj. Reveni oni povas denove klakante sur la koncerna numero" [234] (REIRI) ". Por

protekti nespertulojn, mi aplikis piednotojn prefere pli, ol malpli, do kiu bone komprenas la koncernan

vorton/esprimon, ne tedu sin legante la piednoton.

Rimarkojn, konsilojn mi atendas en la retpoŝtadreso: avizilaszlo(heliko)gmail.com