You also want an ePaper? Increase the reach of your titles
YUMPU automatically turns print PDFs into web optimized ePapers that Google loves.
- Baldaŭ mi venos, infano mia - respondis patrino - nur tiujn kelkajn fiherbojn mi forigos, ilin mi jam ne

volas lasi. Venu helpi, karulo, pli rapide ni finos kune.

Ne pasis pli ol daŭro de longa suspiro, kiam manon en mano, ŝercante, ridante ni enpaŝis la ĉambron.

- Ĉu okazas jam la lasta kudrero? - mi pepis jam ĉe la sojlo.

La lasta kudrero ja okazis, sed felisto Marteno jam ne povis diri tion. Li sidis sur la benko tute trankvile,

lia kapo iomete apogiĝis al la dekstra ŝultro, al lia lipo gluiĝis peco de fadeno, kiam li morde ŝiris ĝin

post la lasta kudrero.

Plorsingulte ni genuiĝis antaŭ li, kisis liajn manojn, kiuj mole tenis la pretan feljakon, sternitan sur liaj

gamboj. Lia dekstra mano ankoraŭ ŝajnis moviĝi, liaj palpebroj ankoraŭ ŝajnis ektremi, kaj la feljako de

sur liaj gamboj glitis sur mian ŝultron.

La maljuna kuracisto, kiun mia patrino venigis per mi, deprenis la okulvitrojn, tiel li kliniĝis super mia

patro. Poste li karesis mian kapon, kaj diris nur tiom: korinfarkto!

Tiam mi aŭdis unuafoje tiun vorton, kaj ne komprenis ĝin, sed mi trankviliĝis.

- "La feinoj loĝas en la homa koro" - diris mia patro, do la feino el lia koro transloĝiĝis al la feljako, mi

pensis, kaj mi estis konvinkita, ke tio eĉ ne povis okazi alimaniere.

MIA PATRO

En tombej' kvieta kaŝas sin mistero,

majstro, la felisto, kuŝas en la tero.

Peltmantelojn liajn gloras la honoro,

lin konservis homoj longe en memoro.

Ankaŭ mi memoras lin elkore, varme,

kun ridet' ĉe lipoj, ĉe l' okuloj larme.

Al la kapo mia jaroj prujnon metas,

tamen inter brakoj liaj mi dormetas.

Plori mi inklinas pro la tago nuba,

kiu lin forprenis al transmondo muta.

Kiam inter arboj vento milda blovas,

ŝajnas al mi ofte, kvazaŭ li parolas.

Mankon de l' laboro li verŝajne sentas,

la eterna nokto eble lin turmentas.

Plendo kontraŭ frosto, plendo al vetero,

Dio scias, kio ĝenas sub la tero.

Sed matene venis vintro je la plendo,

al la tomboj neĝon ŝutis jam la vento.

La felist' iama tute jam ne plendas,

dum la sonĝo bela li feljakon vendas.