26.08.2013 Views

La trezorĉasa feljaketo - Eventoj

La trezorĉasa feljaketo - Eventoj

La trezorĉasa feljaketo - Eventoj

SHOW MORE
SHOW LESS

You also want an ePaper? Increase the reach of your titles

YUMPU automatically turns print PDFs into web optimized ePapers that Google loves.

Mi lernadis tiom, ke mia vizaĝo paliĝis pro la elĉerpiĝo. Kvankam mia kara feino ne rimarkis tion, nek

mia patrino, kiun mi vizitis ĉiudimanĉe en la mueldomo, sed Georgo, la kampogardisto svingadis sian

kapon, kiam mi enrigardis lian kampan kabaneton.

- Ne tre gajan koloron vi havas, knabeto. Vi aspektas kiel arbofolio aŭtune. Kio vi volas fariĝi lerninte

tiel multe da sciencoj?

- Mi volas fariĝi urba juĝisto - mi respondis sen hezito. Tiutempe ja mi ofte vidis la urban juĝiston veturi

en brila kaleŝo antaŭ la lernejo.

- Ankaŭ lia profesio estas honorinda - diris la maljunulo, kaj per sia longa bastono pikadis la molan

grundon ĉe la radikoj de maizplantoj. - Sed vi jam ellernas tiom multe - kiel mi povas supozi laŭ via

koloro - ke vi povus fariĝi eĉ kampogardisto.

Mi ĉiam sciis, ke por lia profesio oni bezonas multe da saĝo, sed mia maljuna amiko estis eĉ pli talenta,

ol mi pensis.

Ja sinjoro instruisto post tri tagoj demandis min en la lernejo:

- Nu, Gregorio, kiam vi renkontiĝos denove kun oĉjo kampogardisto? Kiel li nomiĝas? Georgo, ĉu ne?

- Jes - mi respondis sen ekmiri. Mi konsideris ordinara afero, ke sinjoro instruisto konas la

kampogardiston.

- Do, se vi parolos kun li, bonvolu ne forgesi, ke mi respekte salutas lin. Honorinda kaj saĝa homo li

estas.

Mi fariĝis pli fiera, ol mi fariĝus pro laŭdo pri mi mem, tamen mi ne povis diri la mesaĝon al oĉjo

Georgo, ĉar li ne lasis al mi tempon por ekparoli, kiam la sekvan dimanĉon mi vizitis lin. Jam el

malproksimo li kriis al mi:

- Fulmotondro al la kampo! - li kuntiris siajn brosoformajn brovojn - malbonajn informojn mi aŭdis pri

vi, studento Gregorio. Vi ne povos fariĝi kampogardisto, eĉ ne nur urba juĝisto. Antaŭnelonge mi

interparolis kun via instruisto. Mi kaj mia hundo Portulo vizitis lin. Ni donacis al li freŝmolajn

maizspikojn. Mi demandis, kio fariĝos el la knabo, Gregorio, ĉu aglo aŭ leono. Li ne tre laŭdis vin, ĉar li

respondis, ke nek aglo, nek leono, sed muso. Ĉiufoje vi mutiĝas, se oni alparolas vin.

Oĉjo Georgo profunde suspiris, kaj forviŝis la ŝviton de la frunto. Verŝajne en sia tuta vivo li ankoraŭ ne

parolis tiel longe. Tamen li baldaŭ daŭrigis:

- Klarigu al mi, filo mia: kial vi lasas hejme vian saĝon, kiam vi ekiras al la lernejo?

- Mi kunportas mian saĝon, oĉjo Georgo, sed mi ne kuraĝas prezenti ĝin - mi eklarmis, kaj rakontis al

mia talenta amiko, kiel timema mi estas en la lernejo.

La kampogardisto svingadis sian grizharan kapon.

- Domaĝe, knabo, ke pli frue vi ne plendis al mi! Mi konas rimedon eĉ kontraŭ tio. Tuj mi retrovos ĝin,

vi ekvidos!

Kaj li malaperis en sia kabano. Kun batanta koro mi atendis, kion alportos la saĝulo kontraŭ timemo.

Hooray! Your file is uploaded and ready to be published.

Saved successfully!

Ooh no, something went wrong!