Create successful ePaper yourself
Turn your PDF publications into a flip-book with our unique Google optimized e-Paper software.
tre juna knabeto - mi jam praktikis plurajn profesiojn. La korbon de la panbakistino mi portis al la

vendoplaco: jen unu groŝo. Mi rikoltis herbojn por la porkido de ĉapelisto Keŝe: alia groŝo. Difektan

ĉaroradon mi rulis al la radisto: tria groŝo. Ĉe la meblisto mi balais la segaĵon: [33] kvara groŝo.

- Eĉ tri senfundaj sakoj ne sufiĉus por teni tiom da moneroj, kiom tiu infano perlaboras - laŭdis min ofte

mia patrino.

- Tiel ja decas - laŭdis min patro. - Por tiuj moneroj la sekvan jaron ni aĉetos alfabetan lernolibron tian,

ke ĝiaj literoj per si mem eniros lian kapon.

Pro tia laŭdo foje mi malkovris la sopiron de mia koro.

- Prefere spronajn botojn aĉetu al mi, patro mia.

- Ĉu eble frostas viaj kruroj? - alrigardis min patro kvazaŭ mirante.

Mi ekhontis, ĉar estis tiom varma somero, ke landvoje ŝvitis eĉ la ŝtoneroj.

- Ankaŭ la filo de la urba juĝisto surportas botojn - mi argumentis ruĝiĝinte. Tion mi jam ne kuraĝis

aldoni, ke barono des pli juste pretendas ilin.

- Ho, filo mia, li povas fari tion, ĉar li naskiĝis kiel riĉulo. Ankaŭ la kokido deziras flugi alte, kiel la aglo,

sed ĝi ne havas taŭgajn flugilojn.

Mia patro iris por plenumi siajn taskojn, sed mi ne plu ŝatis fari la miajn. Mi hontis pro miaj nudaj

piedoj, sed mi neniel povis kaŝi ilin, kvankam mi komprenis, ke eĉ la koko mokas min sur la barilo:

- Nudpiedul', nudpiedul'!

Kiam mi helpis segi al la ĉarpentisto - ĉar ankaŭ tio apartenis al miaj profesioj - mi aŭdis, ke la segilo

zumas:

- Spro-naj bo-toj, spro-naj bo-toj.

Tuj mi ellasis la segilon el mia mano. Sufiĉas por mi havi malĝojon, eĉ se ĝi ne mokas min. Vane la

ĉarpentisto postkriis min:

- Haltu, knabeto, ĉu vi ne bezonas salajron?

Kun larmaj okuloj mi iris al la vendoplaco por direkti hejmen la puŝĉareton de la panbakistino. Jen,

apenaŭ mi komencis puŝi ĝin, ĝia rado komencis knari:

- I-ru a-ki-ri, I-ru a-ki-ri!

Panon, korbon, puŝĉareton mi lasis meze de la vojo. Mi kuris hejmen, kaŝiĝis en angulo, eĉ tie mi turnis

min al la muro por vidi, aŭdi nenion en tiu mokema mondo. Sed subite mi ekaŭdis, ke la murhorloĝo

tiktakas super mia kapo:

- Bot-kla-ka-do, bot-kla-ka-do!

Pro tio mi jam korŝire ekploris, eĉ vespere en la lito mi ade eklarmis. Sed por tion kompensi matene

min vekis sonora brueto de spronoj.