Create successful ePaper yourself
Turn your PDF publications into a flip-book with our unique Google optimized e-Paper software.
- Ĝi ja estas la reĝo de paruoj!

Fakte ĝi estis, sed mi apenaŭ rekonis ĝin. Ĝiaj okuloj ardis, kiel fajro; ĝia barbo flirtis, kiel flago; ĝiaj

plumoj hirtiĝis, kaj ĝia beko klakadis, kiel glavo.

- Ĉit, ĉit, ĉit, ĉit! - ĝi bektrafis kolere la grandan nigran birdon.

- Helpu al ĝi! - mi rigardis peteme al miaj gepatroj, sed neniu moviĝis. Ĉiu sidis rigide, kaj larme rigardis

malsupren.

Sed mia birdreĝo eĉ ne bezonis helpon. Kiel sago ĝi flugadis tien kaj reen, kiel fulmo ĝi zigzagis ĉirkaŭ la

enorma [8] nigra birdo, kiu vane kaptadis al ĝi. Fine la birdreĝo pikbatis la kapon de la pezmova

grandulo, tiu ekgrakis dolore, kaj forflugis tra la fenestro.

- Tint', tint', tint' - sekvis ĝin la triumfa tintado de la arĝenta sonorileto, kiu kaŝiĝis ĉe la birdreĝo. Mi

sidiĝis en la lito, kaj ekridis:

- Feliĉe, ke ĝi forfuĝis!

Miaj gepatroj plorante-ridante kliniĝis super mi, kaj ili ĝoje demandis:

- Kiu forfuĝis, filo, kara mia? Ja neniu estis ĉi tie.

- Tamen estis! Kiu do estis tiu granda nigra birdo? Sed la reĝo de paruoj forpelis ĝin. - mi montris al

mia birdreĝo, kiu ripozis sur vesthoko.

- Jen, ni eĉ ne rimarkis la etulon! - alrigardis mia patro. - Ĝi enflugis verŝajne tiam, kiam ni aerumis la

ĉambron. Ĉarma birdeto ĝi estas, oni nomas ĝin barboparuo.

Mi respondis nenion, sed mi bone sciis, ke ĝi estas la reĝo de paruoj, kaj ĝi estas tiu, kiu forpelis de mi

la nigran korvon, la nigran ombron de la morto.

LA TREZORO DE PRAULOJ

Post semajno mi jam eĉ ne memoris, ke mi foje estis malsana, nur tio ĝenis mian patrinon, ke mia

apetito estis nekontentigebla. Senĉese mi bombardis ŝin per demandoj: "Kion ni tagmanĝos? Kion ni

vespermanĝos?"

Je tiuj demandoj oni kutime respondis tiel:

- Tri pladojn. Panon, ĝian kruston kaj ĝian molaĵon.

Sed okaze de mia resaniĝo mia patrino aranĝis grandan festenon. Troviĝis tiom da bongustaĵoj, ke ili

kvazaŭ rompis la tablon, kies plato estis muelŝtono. Sur ĝi estis ĝardenaj kotletoj (tiel ni karesnomis

bakitajn kukurbopecojn), estis farĉitaj ŝeloj (tiun nomon havis ĉe ni la ne-senŝeligitaj kuiritaj terpomoj),

kaj estis arbaraj ribofruktoj, iom acidaj, sed ankaŭ ili estas bongustaj por neelektemuloj.

Mi estis malsata, kiel lupo, mi eĉ ne povis elekti inter la multaj frandaĵoj, kiam mia patrino tenere karesis

min: