Create successful ePaper yourself
Turn your PDF publications into a flip-book with our unique Google optimized e-Paper software.
vi ni havas malvastan spacon?

Ni ĉiuj pli larĝe dismetis la membrojn por lasi eĉ malpli da libera spaco.

- Ĉi tie estas malvaste! Ĉe ni ne restis sidloko!

Petro Karloroberto embarasiĝis la unuan fojon.

Li mallevis sian rigardon, kaj premadis, ĉifadis sian kadukan ĉapelon.

- Nu, kion fari, knabo? Mi havas ideon - savis lin sinjoro instruisto. - Okupu la fornoangulon, [116] tie

estas vere bona klimato nuntempe.

La klasĉambro havis grandan kupolfornon, [117] al ĝi apartenis fornoangulo tiel vasta, ke oni povus

aranĝi balon en ĝi. La nova lernanto alrigardis ĝin, kaj videble ekĝojis.

- Ĝi estas tre taŭga - li ekridetis, kaj ekiris al la sidloko kun laŭta klakado de lambastonoj. Tie li kuntiris

sin, kiel skarabeto sub arbofolio, kaj li silentis ĝis la fino de la studhoro. Poste li klakpaŝadis al sinjoro

instruisto, kaj petis permeson resti en la klasĉambro dum la tagmeza paŭzo. Li loĝas malproksime,

ekster la urbo, eĉ sana homo ne povus kaj iri kaj reveni ĝustatempe.

- Sed mi estas nur iaspeca lampaŝulo - li aldonis kun malgaja rideto.

- Mi permesas al vi resti, filo mia - diris sinjoro instruisto zorgoplene -, sed vi bezonus manĝi ion.

- Mi havas ion por manĝi - diris rapide Lampaŝulo kun trankviliga tono.

Li ŝovis la manon en iun ĉifon-poŝon de sia vestaĵo, kaj prenis el ĝi kelkajn bluajn berojn. - Jen,

pruneloj. [118] - Unu el ili falis, Cintulo prenis kaj enbuŝigis ĝin. Li tuj grimacis per la buŝo tiel, ke iuflanke

ĝi saltis ĝis la orelo.

- Sinjoro instruisto, ĝi ne estas bongusta - li anoncis, kvazaŭ kritiki la prunelojn estus lia tasko.

- Ili estas bongustaj - ekridetis Lampaŝulo -, nur mi havu multe da ili. Eĉ la birdoj ŝatas ĉi tiujn berojn.

Mi sciis, ke la pruneloj estas manĝeblaj, se la frosto iom moligis ilin. Iam, antaŭlonge en la mueldomo

Georgo la kampogardisto donacis al mi plenĉapelon da ili. Mi gustumis kelkajn pecojn, sed ilia koloro

plaĉis al mi pli, ol ilia gusto.

"Nu, mi ne dezirus tagmanĝi prunelojn" - mi pensis tagmeze, kiam mi ekkuleris la laktosupon. [119]

Ankaŭ poste mi pensis la samon, kiam Malvinjo ŝovis al mi pladon da marmeladaj kukoj. Mi prenis

pecon da ili, enpoŝigis ĝin, kaj proksimiĝis al la pordo fervore. Mi diris, ke mi jam devas rapidi al la

lernejo.

Mi fakte rapidis, por ke la freŝbakita kuko ne malvarmiĝu.

Ĉirkaŭ la lernejo kompreneble troviĝis neniu. Senbrue mi malfermis la pordon - Lampaŝulo, jen, genuis

antaŭ la nigra tabulo (li pli facile genuis ol staris), kaj desegnadis strangajn ĉaretojn kaj vagonetojn sur

ĝia malsupra parto. Tiel lin distris [120] la penado, ke li eĉ ne rimarkis min. Nur tiam li rekonsciiĝis, kiam

mi sidiĝis sur la benko, kaj ĝi ekknaris pro tio.

Li subite forviŝis la desegnaĵojn manplate, lampaŝadis al la fornoangulo kaj sidiĝis. Mi sekvis lin, eksidis