26.08.2013 Views

La trezorĉasa feljaketo - Eventoj

La trezorĉasa feljaketo - Eventoj

La trezorĉasa feljaketo - Eventoj

SHOW MORE
SHOW LESS

You also want an ePaper? Increase the reach of your titles

YUMPU automatically turns print PDFs into web optimized ePapers that Google loves.

Ĉe tiu vorto lia parolo estis rompita kvazaŭ per hakilo.

- Ĝuste nun mi volis skribi la unuan.

- Do mi volas aŭdi ĝin. Kiu estas la unua kunliga vorteto?

- Mi pensis... eee..., ke "ŝnureto" - eldiris Cintulo kun aŭdaca decido.

Tiam la montrobastono leviĝis en la mano de sinjoro instruisto por bati, sed antaŭ ol tio okazus,

ekknaris la ĉarniroj [113] de la pordo, kaj ni ĉiuj rigardis tien. Ankaŭ sinjoro instruisto alrigardis, do

Cintulo estis savita. Lampaŝulo tuj plenumis bonfaron, kiam li unuafoje venis en la lernejon.

Li estis knabeto samaĝa, kiel mi, kun blondaj haroj, ĉielbluaj okuloj.

Verdire tiujn liajn ecojn mi rimarkis nur iam poste, komence miajn okulojn frapis nur tio, ke sub ambaŭ

akseloj [114] li tenis lambastonojn. Li eĉ ne paŝadis, sed ŝajne saltadis al sinjoro instruisto, kiel pasero.

Tamen preskaŭ konformis al li tiu lerta, bonhumora saltado.

- Kion vi deziras, filo mia? - demandis lin afable sinjoro instruisto.

- Mi deziras vizitadi lernejon - li diris kuraĝe.

- Iom vi malfruis, infaneto.

- Antaŭ du semajnoj mi ekloĝis ĉi-regione.

Li apogis sin al la muro, kaj prenis dokumentojn el siaj poŝoj. Li havis multajn poŝojn, jen, mi rimarkis,

kiel ĉifonaj estas liaj vestoj. Ie ajn li serĉadis, li ĉie trafis poŝon.

- Bonvolu, ili estas miaj atestiloj. Mi plenumis jam tri klasojn.

Sinjoro instruisto trarigardis la foliojn, poste karesis la kapon de la knabo.

- Kial do via patro ne akompanis vin?

Lampaŝulo klinis flanken sian kapon.

- Mi havas nek patron, nek patrinon. Ili mortis en alia urbo. Mia avo estas tiu, kiu zorgas pri mi, li loĝas

en tiu ĉi regiono.

- Kiel nomiĝas via avo?

- Klemento Kiŝmedo.

- La nepo de Kiŝmedo, la nepo de la maljuna Makso - ekbruetis la tuta klaso.

Sinjoro instruisto ordonis silenton, kaj demandis la infanon, kiel li mem nomiĝas.

- Petro Karloroberto.

Pro tiu stranga nomo ni ekridis mallaŭte. Eĉ sinjoro instruisto ekridetis.

- Vi havas nomon sufiĉan por tri personoj. [115] Kie, do, mi povas montri al vi taŭgan sidlokon, se eĉ sen

Hooray! Your file is uploaded and ready to be published.

Saved successfully!

Ooh no, something went wrong!