Create successful ePaper yourself
Turn your PDF publications into a flip-book with our unique Google optimized e-Paper software.
kiun vi faris el brikoj.

Mi pensis, ke la primokita magiulo tuj blovos flamojn tra la buŝo kaj nazo. Tremante mi kaŝis min en la

sino de patrino, kiu same tremis, kaj mi kovris la okulojn.

Nur post la brua pordoklako mi kuraĝis malfermi la okulojn. La magia hometo jam ekstere paŝadis ĉe

la fenestro. Mia patro ridante postrigardis lin.

- Mi pensas, ke la prauloj de tiu blagema Kiŝmedo eble estis ĉarlatanoj. Granda stultulo li estas, sed

kiuj kredas lin, tiuj estas eĉ pli grandaj.

LA BOTOJ KUN SPRONOJ [29]

Kion ajn diris mia patro, jam la sekvan nokton mi sonĝis pri la trezoro de prauloj. Nokta koboldo

sidiĝis sur mia kuseno, kaj flustradis al mi ĉion allogan.

- Tiun trezoron devas trovi vi mem, Gregorio! Ho, fabela vespero, bela espero: la vivo tuj fariĝus

komforta en la eksmuelejo. Por la duono de la trezoro ni aĉetus sukerbonbonojn, kaj ilin ni frandus

tuttage. Por la alia duono ni farigus ŝtupetaron ĉe la ĉarpentisto Bojoko, ni apogus ĝin al la

Laktovojo, [30] sur ĝi ni ascendus kaj descendus la ĉielon. Jen Maria venos al ni, jen ni vizitos ŝin. Tiam

mi surhavos solenan vestaĵon, kaj mi havos novan ĉapelon, tian, ke sur ĝia rubando estos brodita

vaporlokomotivo. Kiam mi salutos la anĝelojn per tiu ĉapelo, ili ĉiuj demandos Marian: Kies

proksimulo, kies parenco estas tiu ĉarma knabeto kun tiu bela ĉapelo? Je tio Maria respondos: Li ja

estas mia frateto, barono Gregorio, la filo de la muelkastela felisto.

Muelkastelo... tiu vorto tre ekplaĉis al mi. Kvankam en la ĉirkaŭaĵo oni nomis nian domon nur

mueldomo, ĉar en la vivo de mia avo ĝi estis ventmuelejo - sed, se oni detale esplorrigardis ĝin, laŭ ĝia

ronda, dika muro, laŭ ĝiaj mallarĝaj fenestroj, laŭ ĝia pinta tegmento ĝi tamen estis kasteloforma

konstruaĵo. Tio, ke ĝi estis iom kaduka, ne estis problemo. La ventoĉifita tegmento kaj la difektoj de la

muro eĉ bone impresis. Ĉe la rando de tiu truo, kie iam turniĝadis la akso de la helico, [31] el ia

birdoportita semo elkreskis arbusto, kiu aspektis, kiel bukedo sur ĉapelo. Ne malmultaj kastelruinoj

troviĝis en nia ĉirkaŭaĵo, kompare al ili mi senhezite povis konsideri nian domon kastelo. Ili ne estis

multe pli kadukaj, ol la muelkastelo.

La muelkastelo kompreneble estis eĉ pli valora, ĉar en ĝi loĝis ĝuste mia familio, dum en la ceteraj

kastelruinoj nestis nur strigaj birdidoj, cetere en la subtegmento de nia domo la estro estis mi mem. Mi

preferis sidadi en la supra truo ĉe la arbusto, kaj svingadi miajn pendajn, nudajn piedojn. En la fendaĵoj

de la muro kaŝiĝis lacertoj [32] kun orkoloraj okuloj, kaj ili kuradis sur miaj gamboj same kuraĝe, kiel

sur la varma, bruneta muro.

Neniam pli frue, kiam mi ankoraŭ ne aŭdis pri la trezoro de niaj prauloj, mi pensis pri tio, ke oni povas

surmeti botojn eĉ somere. La bagatela monteto, sur kiu staris nia mueldomo, estis pli proksime al la

tombejo, ol al la urbeto, do en la ĉirkaŭaĵo ĝuadis la vivon nur miaspecaj, nudpiedaj fraŭletoj.

Sed ekde la momento, kiam Kiŝmedo nomis min barono, mi ekkonsciis, kiom belajn spronajn botojn

havas la filo de la urba juĝisto. Kial do mi ne povus havi tiajn? Lia patro estas juĝisto, sed la mia estas

barono!

Poste venis en mian kapon ankaŭ tio, ke mia salajro eĉ sufiĉus por aĉeti botojn, ĉar - kvankam mi estis