26.08.2013 Views

La trezorĉasa feljaketo - Eventoj

La trezorĉasa feljaketo - Eventoj

La trezorĉasa feljaketo - Eventoj

SHOW MORE
SHOW LESS

You also want an ePaper? Increase the reach of your titles

YUMPU automatically turns print PDFs into web optimized ePapers that Google loves.

la vento. Ĝi susuris, zumis, siblis, muĝis, sed tiu bruo por mi estis tiel bela, ke la muziko de kristnaskaj

anĝeloj ne povus superi ĝin.

La koridoro denove ŝanĝis direkton, tie la vento jam batis min, kiel skurĝo. En mia situacio tio estis por

mi, kiel milda tuŝo de floroj. Kelkfoje mi profunde enspiris la freŝan aeron, kaj impete rekomencis la

paŝadon. Mia antaŭsento inspiris, ke post kelkaj paŝoj mi liberiĝos.

- Jen, Gregorio, la prenfantomo tamen ellasis vin!

Jes ja! Mi denove ruliĝis ien tiel, ke la koro de la granda Cintulo krevus pro la envio, se li ĉeestus.

Ŝajnas, ke moki la prenfantomon ne estas konsilinde, ĉar ĝi forportas sian viktimon, kiam tiu tute ne

pensas pri tio.

Tamen mi falis al loko ne profunda sed mola. Miaj manoj palpadis: jen mi kuŝis sur neĝo. La zumado de

la vento estis aŭdebla, sed mi ne sentis la blovon, mia kapo bruis interne. Mi rigardis supren: sur la

firmamento steloj brilis, kiel etaj okuloj.

Gloron al Dio en la ĉielo! Mi alvenis sub lian kristalan kupolon. Ne nur la steloj lumas, ankaŭ la neĝo

rebrilas blanke ĉirkaŭ mi. Mi jam ne estas en blinda mallumo. Se mi klopodas per la okuloj, mi jam

vidas. Mi vidas, ke mi atingis grandan, rondan fosaĵon. Ĝia rando estas alte super mi, vojo ne estas

videbla, ĉion kovras neĝo. Se estus tago, ie mi certe povus grimpi el la fosaĵo. Se la luno brilus, eble

troviĝus arboradiko, per kiu mi povus elgrimpi al la supra mondo, kiel la fabela Janko el la lando de

drakoj. Sed dum mi erarvagadis sub la tero, la luno, paŝtisto de steloj, pasis plu sur la ĉielo. Povas esti,

ke ĝi jam eĉ deglitis ĉe la rando.

Mi ĉirkaŭrigardadis tiel, kiel eble skarabeto rigardadas, kiu ĉe vinberrikolto falis en malplenan sitelon.

Subite mi rimarkis, ke ankaŭ aliflanke estas nigra, ronda aperturo, kontraŭ tiu, el kiu mi falis. Nigra,

malfermita buŝo videblas meze de blanka spaco.

Mi travadis la fundon de la fosaĵo en la profunda neĝo, kaj mi pene atingis la enirejon de la kaverno. Ĝi

ne estis alte, mi povis grimpi al ĝi. En ĝi mi povos tranokti komforte - mi pensis -, do mi ne devos kuŝi

sur la neĝo.

Tuj ĉe la enirejo de la kaverno mi ekripozis, mi ne intencis iri plu. Kun dorso apogita al la rokmuro mi

sidis morte laca, kaj miaj okuloj fermiĝis. Mi sentis nek malsaton, nek timon, nek froston, nek ion ajn,

nur la esperon, kiel bone mi dormos ĉi tie. En mia kapo ne aperis la penso, ke oni povas tie ne nur

dormi, sed ankaŭ frostmorti.

Do mi povus ekdormi tiel, ke neniam poste mi vekiĝus, sed duondorme mi denove aŭdis voĉon. La

voĉo diris:

- Ne ploru, kolombeto mia!

"Jen, denove!" - malfermiĝis miaj okuloj -, "la ŝtonoj denove parolas! Sed ekde nun mi jam

subaŭskultos ilin sen interrompi".

- Mi baldaŭ metos al vi agrable varman liton! - diris elkore la sama voĉo. Sed tiu ĉi voĉo ne estis la

voĉo de la rokoj, kiun mi aŭdis pli frue. Tiu ĉi voĉo ŝajnis tute homa.

La dormemo malaperis el miaj okuloj, anstataŭ ĝi en mi vekiĝis scivolo. Mi kaŭriĝis, kaj en la kaverno

rampis antaŭen singarde, malrapide.

Hooray! Your file is uploaded and ready to be published.

Saved successfully!

Ooh no, something went wrong!