You also want an ePaper? Increase the reach of your titles
YUMPU automatically turns print PDFs into web optimized ePapers that Google loves.
- Sciu, kolombeto, ni jam ne havas oleon en ĝi - diris la aĝulo mallaŭte.

- Dio mia, kiel nin trovos la anĝeloj en mallumo? - plendis la infano. - Ĉu ne estus bone, se mi starus ĉe

la enirejo, kaj tie mi atendus ilin?

- Ho, ne, kolombeto mia - diris timzorge la maljunulo. - La anĝeloj dirus: "Kia afero estas, ke tiel juna

knabeto troviĝas subĉiele en malfrua nokto."

- Sed ĉi-nokte mi nepre volas paroli kun la anĝeloj. Mi deziras peti ion.

- Kion vi volas peti, kolombeto?

- Mi deziras ricevi belan feljakon, ornamitan per floroj, kian havas iu knabo en la lernejo. Li nomiĝas

Gregorio. En miaj sonĝoj mi ĉiam surhavas tian feljakon. Mi pensas, ke ankaŭ la anĝeloj surhavas tian.

Ĉu vi jam vidis anĝelojn, avĉjo?

- Ne... Ili ne vagadas en tiel sovaĝa loko.

- Sed eble ili kelkfoje tamen venas ĉi tien, ĉu ne? Ĉiun bonan homon ili kutimas viziti. La pasintan

kristnaskon ili vizitis ankaŭ nin, sed tiam mi dormis. Do la anĝeloj parolis kun mia patrino, kaj sendis al

mi novajn lambastonojn. Ĉu ili vizitis ankaŭ vin?

- Ne, kolombeto, min vizitis neniu. Ĉi tie aperis anĝeloj antaŭ tre longa tempo, kiam via patrino estis tiel

juna, kiel nun vi. Poste ili ne venis. Vidu, inter la ŝtonoj ankaŭ la koro de via avĉjo fariĝis ŝtono, kaj ĝi

timigis la anĝelojn. Donu viajn manojn, kolombeto.

Mi pensas, ke la magiulo kovris sian vizaĝon per la manoj de la infano, ĉar Lampaŝulo baldaŭ ekparolis

timeme:

- Avĉjo, Ĉu vi ploras? Mi sentas viajn larmojn sur miaj fingroj. Kiu insultis vin, kara mia avĉjo?

- Ne, mi ne ploras, kolombeto - diris la maljunulo tremvoĉe. - Nur mia koro degelas. Ekde nun jam ne

evitos min la anĝeloj. Ŝajnas al mi, ke ili jam proksimiĝas.

- Se nur ne estus mallumo! - suspiris Lampaŝulo.

Mi aŭdis, ke la maljunulo subite saltleviĝis, kaj lia voĉo pli gaje sonoris:

- Jen, pli frue ne venis en mian kapon! Mi ja havas alian meĉlampon en la malnova minejkoridoro, kie

pasintfoje mi fosadis por trezoroj. Tuj mi alportos ĝin, tie ĝi jam ne estos bezonata, ĉar mi ne plu

ĉasados trezorojn. Atendu, baldaŭ mi alportos ĝin! Brilos lumo tia, ke ĉiuj anĝeloj ariĝos ĉi tie.

- Rapidu, avĉjo - respondis Lampaŝulo -, dume mi preĝos.

La paŝoj de la maljunulo klakadis laŭlonge de la subtera koridoro. Ĝi verŝajne kondukis al profunda

loko, ĉar mi longe aŭdis malproksimiĝi la bruon de la paŝado. Foje stranga fajfado trafis miajn orelojn,

kiu rememorigis min pri la birdo de la minejo. Sed tio daŭris nur momenton, ĉar tuj poste kvazaŭ mi

aŭdus frapfermiĝi pordon, kaj nenian bruon plu krom la flustra preĝado de Lampaŝulo. La

kompatindulo certe vokis la anĝelojn.

Do, li ne vane voku ilin! - dolĉa varmo inundis mian koron. - Lampaŝulo havu feliĉan tagon, kian li

ankoraŭ ne travivis. Ĉe lia kuŝejo mi starigos la ĉielobservilon, kiun ĝis tiu momento mi senĉese