You also want an ePaper? Increase the reach of your titles
YUMPU automatically turns print PDFs into web optimized ePapers that Google loves.
- Poste mi trinkigos per ĝi la violojn, kiel aristokratoj - venis mia fiera respondo.

- Mi neniam aŭdis, ke la aristokratoj faras ion similan - ŝi grimacis malŝate. Eble ili verŝas la akvon al la

floroj, kaj ne al la kruroj.

Mi iomete malĝojis, ĉar mi neniel sukcesis diveni la kutimojn de la aristokratoj. Mishumore mi dividis la

akvon por la violoj, sed ekplaĉis al mi, ke la petaloj de tiuj veluraj floroj formas kvazaŭ homajn

vizaĝojn. Post longa rigardado oni eĉ vidas ilin moviĝi.

Mi ja longe rigardis ilin, kaj la floretoj fakte moviĝis. Iliaj okuloj petole alrigardis min:

- Atentu, Gregorio, kio okazos baldaŭ!

- Okazis tio, ke terbuletoj puŝiĝis dekstren kaj maldekstren, kvazaŭ en la grundo iu premus ilin supren.

Jen, ĝi certe estas ia koboldo de trezoroj. Mi deprenis mian ĉapelon, kaj atendis. Fine inter la terbuletoj

aperis talpo. [85]

Por diri pli ĝuste: ordinara homo pensus, ke ĝi estas talpo, sed mi sciis, ke ĝi fakte estas la terkastela

princo mem. Sed li estas sorĉita, kaj ne povas repreni sian homan aspekton, nur se li trovos la du

diamantojn, kiujn la muso ŝtelis de li. Li fosadas en la grundo por trovi ilin.

Tiun sekretan informon rakontis al mi Georgo, la kampogardisto. Georgo malkovris al mi ankaŭ tion, ke

la terkastela princo konas la kaŝejojn de ĉiuj subteraj trezoroj, sed ilin klarigas nur al tiu, kiu povas lin

ridigi.

La talpo verŝajne estis tre serioza persono, ĉar mi ankoraŭ ne aŭdis, ke li informis iun pri trezoroj.

Verŝajne neniu sukcesis ridigi lin.

Ankaŭ mia talpo ne ekridis, kvankam mi fervore klopodis por tio. Unue mi grimacis per mia buŝo,

kvazaŭ mi volus mordi mian propran orelon. Mia patrino nepre ridis, kiam mi prezentis al ŝi tiun mian

arton. La talpo eĉ ne ekridetis.

"Jes ja, li ne havas okulojn por vidi, kion mi faras." - mi pensis, kiam mi tute laciĝis pro la

eksperimentoj.

Sed orelojn li havas. Mi laŭte kriis al li:

- Kiviuvu vi-vi evestavas? [86]

Tio estas birdlingva varianto de la frazo: "Kiu vi estas?" Ĉu la terkastela princo komprenis birdlingve aŭ

ne, mi ne scias, sed li certe ektimis, kaj decidis nepre tuj returni sin. Mi havis bonŝancon por kapti ĝian

veluran kolumon, [87] kaj metis ĝin en la poŝon de mia feljako. Ĝi povas tie dormeti, antaŭ ol inklinos ridi

- mi pensis.

Mi ja ne antaŭvidis, ke ĝi volas elveni ĝuste dum tagmanĝo. Mi luktis kun granda noko farĉita per

marmelado, kiam la terkastela princo komencis gratadi en mia poŝo. Pro la embaraso mi trafis mian

orelon per la forko.

- Tio ne estas laŭ aristokrata etiketo - alrigardis min la feino kritikeme.

- Jes ja ... - mi moviĝadis konfuzita - ĝuste tion mi ne scias ...