26.08.2013 Views

La trezorĉasa feljaketo - Eventoj

La trezorĉasa feljaketo - Eventoj

La trezorĉasa feljaketo - Eventoj

SHOW MORE
SHOW LESS

Create successful ePaper yourself

Turn your PDF publications into a flip-book with our unique Google optimized e-Paper software.

GLOSOJ

[1] (REIRI) VENDOMATO: tapiŝo-forma teksaĵo el kruda materialo, kiun la vendistoj metis sur la teron

por anstataŭi vendotablon.

[2] (REIRI) REKOMPENCI: esprimi dankemon per reciproka helpo aŭ donaco

[3] (REIRI) ORIOLO: malgranda, paseroforma, flava-nigra kantbirdo (Oriolus oriolus)

[4] (REIRI) NAJTINGALO: paseroforma kantbirdo (Luscinia luscinia); PIROLO: paseroforma

kantbirdo kun blua kapo kaj griza dorso (Pyrrhula pyrrhula); KARDELO: paseroforma plurkolora

kantbirdo (Carduelis carduelis)

[5] (REIRI) BLINDIRI: iri palpante per etenditaj manoj, kiel kutime en mallumo; DIMANĈA

ĈAMBRO: ĉambro en la hejmo de iamaj kamparanoj, kiun ili ĝenerale ne uzis, sed tenis en bela ordo,

kaj kiu simbolis la prestiĝon de la koncerna familio. Tie estis aranĝitaj la plej valoraj instalaĵoj, mebloj,

artobjektoj, cetere la doto de la edziniĝonta(j) fraŭlino(j).

[6] (REIRI) "la ĝardeno de Dio": ĉirkaŭsribo (eŭfemismo) pri la tombejo

[7] (REIRI) GARDOMARŜI: marŝadi ĉe/en areo (ĉi tie konkrete ĉe plantejo) por gardi ĝin

[8] (REIRI) ENORMA: grandaĉa; malagrable, malbele granda

[9] (REIRI) "sidiĝis sur la granda kesto", ĉar kamparanoj tiutempe uzis grandan keston, kaj kiel sidlokon,

kaj kiel ŝrankon

[10] (REIRI) "via prudento vojaĝas": vi perdis la prudenton, vi parolas sensencaĵon

[11] (REIRI) OKULBATI: damaĝi per magia alrigardo; envulti okule

[12] (REIRI) GRIFO: giganta, agloforma, fabela birdo

[13] (REIRI) STRIDA: orelŝire alta kaj laŭta (se paroli pri sono)

[14] (REIRI) "lacerton", ĉar la popola nomo de difterio estis "gorĝo-lacerto"; LACERTO: besteto, tute

simila al krokodilo, sed nur kelkcentimetrojn longa, kiu lerte kuras, kaj nutras sin per insektoj

[15] (REIRI) "ĝis la sekva kokokrio": koko krias kutime matene, do ĝis la sekva mateno

[16] (REIRI) TUFO: densa, sed ne tre vasta aro da maldikaj objektoj, ekzemple haroj, plumoj, herboj

[17] (REIRI) "surpaŝis la seĝon", do li stariĝis sur la seĝo, ĉar la meĉlampo estis alte

[18] (REIRI) LABORANGULO: malriĉaj metiistoj ne havis apartan ejon por labori, do ili aranĝis parton

de loĝata ĉambro tiel, ke ĝi estu taŭga por la koncerna metio

[19] (REIRI) LAKONA: parolanta per mallongaj frazoj kaj neniam sen kaŭzo; ne babilema

Hooray! Your file is uploaded and ready to be published.

Saved successfully!

Ooh no, something went wrong!