26.08.2013 Views

La trezorĉasa feljaketo - Eventoj

La trezorĉasa feljaketo - Eventoj

La trezorĉasa feljaketo - Eventoj

SHOW MORE
SHOW LESS

You also want an ePaper? Increase the reach of your titles

YUMPU automatically turns print PDFs into web optimized ePapers that Google loves.

Ekpluvis miaj larmoj kiel aŭtuna vetero, apenaŭ mi povis klarigi pro la plorado, kio premas mian koron.

Eĉ kompatinda Gabrielo ekploris kun mi, mia feino ridis, kaj la maljuna Cetkin levadis la ŝultron

embarasita:

- Tia estas la situacio, mi petas pardonon. Kion fari, se estas tiel? Pardonu min, sed mi povas fabriki nur

tiajn botojn, kiuj knaradas laŭ la nomo de mia filo.

Kiam li alrigardis la palan, musovizaĝan knabeton, amo brilis en liaj okuloj tiel, ke ankaŭ mia koro

varmiĝis. Mi forviŝis la larmojn, kaj pli gaje mi rigardadis la botojn sur miaj piedoj. Kvankam ili ne

konas mian nomon, tamen estas belegaj botoj. Ili estis glataj, kiel spegulo, la kato Amiko venis

proksimen, kaj kiam ĝi ekvidis sin mem, ternis malamike. Certe ĝi pensis, ke fremda kato enpenetris la

hejman teritorion.

Ekde tiam niaj botoj kune knaradis, mi kaj Gabrielo kune paŝadis elegante sur la stratoj, en la korto de

la lernejo, sur la marmora planko de la urba preĝejo. La diferenco inter ni estis nur tiom, ke miaj paŝoj

estis firmaj kaj mi iris vigle, sed Gabrielo malfacile paŝadis apud mi per siaj malfortaj, maldikaj gamboj.

Ofte li haltis por tusadi, kaj li estis fiera, kiel stranga estas lia tusado.

- Ajŭskultu Gjegojio, kijel tambujas mija bjusto!

Kaj okazis, ke Gabrielon mi neniam plu trovis apud mi. Li iris tamburadi al la ĉielaj regionoj, kie sur la

blua tapiŝo la anĝeloj ne kuradas en botoj. Mi pensas, ke en la paradiza ĉambro de Gabrielo liaj botoj

pendis sur oraj hokoj, kaj la knabeto Cetkin surmetis ilin, nur se dum klaraj, plenlunaj noktoj li flugis

malsupren por viziti la maljunan botiston, kuŝantan sur modesta pajlomatraco.

Certe estis tiel, ĉar la maljuna Cetkin rakontis foje al la cigano Barono, kiu en vintra periodo kelkfoje

vizitadis lin por ricevi restintan brasikaĵon:

- Tiu kompatinda infano havas jam malnovajn botojn.

La maljunan ciganon ĝuste akompanis iu ciganido, kiu fervore varmigis sian dorson ĉe la

fornobenko. [91]

- Ja li havas malnovajn - alrigardis Barono la frostobluajn piedojn de la knabeto. - Ĉar li ankoraŭ ne

havis aliajn botojn krom tiuj, kiujn Dio donis al li. Ĉar sciu, majstro, ke mi ne volas lin tro multe dorloti

en junaĝo.

La vizaĝon de la botisto Cetkin serenigis malgaja rideto:

- Ja mi pensis ne pri la ciganido. Mi vidis en mia sonĝo mian fileton, Gabrielon. Mi promesis, ke mi

faros al li novajn botojn por la sekva fojo, kiam li denove vizitos min. Ne hontu la kompatindulo inter la

anĝelo-kamaradoj.

Tiun situacion komprenis nek la pli aĝa Barono, nek la ciganido. Ili eble pensis, ke la malĝojo iom

konfuzis la menson de la maljuna majstro. Sed, post kelkaj tagoj la pli aĝa Barono denove faris viziton

por varmiĝi iom. Ankaŭ mi restadis ĉe la laborangulo, ĉar post la forpaso de Gabrielo ankaŭ mi daŭre

plu vizitadis la najbaron, eĉ pli ofte, ol ĝis tiam.

Li karesis min anstataŭ sia filo, kaj mi sentis kvazaŭ la manon de mia patro.

La majstro ekĝojis pro la cigano:

Hooray! Your file is uploaded and ready to be published.

Saved successfully!

Ooh no, something went wrong!